Romanedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romanedo (romaneto en la ĉeĥa) estas literatura ĝenro tipa por la ĉeĥa verkisto Jakub Arbes (1840-1914). La unua kiu nomis la ĝenron estis Jan Neruda, kiu uzis italecan aŭ esperantecan diminutivan afikson por ŝanĝi la vorton román - ĉeĥe por romano. Verkoj en ĉi tiu ĝenro estas kutime pli mallongaj ol romano kaj iliaj rakontoj inkludas ion ŝajne paranormalan, kiu estas klarigita poste kun la uzo de sciencaj faktoj. Kvankam ĉi tiu ĝenro aperis antaŭe, ĝi similas al sciencfikcio.

La plej fama romanedo de Arbes nomiĝas Svatý Xaverius (La "Sankta Xaverius", verkita inter 1878-1884). La rakonto rakontas pri serĉado de trezoro de bildo de farbisto Xaver Balko.