Jakub Arbes

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Jakub Arbes
Jakub Arbes.jpg
Persona informo
Jakub Arbes
Naskiĝo 12-an de junio 1840 (1840-06-12)
en Smíchov
Morto 8-an de aprilo 1914 (1914-04-08) (73-jara)
en Prago
Tombo Malvazinky Cemetery [#]
Etno ĉeĥoj [#]
Lingvoj ĉeĥa [#]
Loĝloko Smíchov • Q12046803Q12046803 [#]
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio [#]
Alma mater Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago [#]
Subskribo Jakub Arbes
Profesio
Okupo tradukistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • verkistopolitikistodramaturgo [#]
Laborkampo fantasta romano • ĵurnalismopolitikoliteraturodramo • literary translation [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jakub ARBES (naskiĝis la 12-a de junio 1840 - mortis la 8-a de aprilo 1914) estis ĉeĥa verkisto de sociaj romanoj (Kandidatoj de ekzistado, La lastaj tagoj de la homaro).

Li estas aŭtoro de nova literatura ĝenro, kiun Jan Neruda nomis romanedo. Temas pri rakontoj kun mistera timiga atmosfero, kun ŝajne supernaturaj fortoj, kiuj fine estas nature klarigataj (Sankta Ksaverio, La cerbo de Newton, La unua nokto ĉe la kadavro, Krucumitino). Romanedo similas al detektiva rakonto.

Liaj "Rakontoj" en traduko de Josef Grňa estis la unua ĉeĥa beletraĵo tradukita en Esperanton (1908). Nun proponas la Rakontojn eLibero Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pláč koruny české neboli Nová perzekuce (Ploro de la krono bohemia aŭ Nova persekutado, pamfleto 1869)
  • Lež a pravda o „svatém“ Janu Nepomuckém (Mensogo kaj vero pri la „sankta“ Johano de Nepomuk, anonima pamfleto 1970)
  • Kandidáti existence (Kandidatoj de ekzistado, romanedo 1878)
  • Romaneta I-II (Romanedoj I-II, 1878-1884)
    • Svatý Xaverius (Sankta Ksaverio)
    • Newtonův mozek (La cerbo de Newton)
    • Akrobati (Akrobatoj)
    • Lotr Gólo (Kanajlo Golo)
  • Mravokárné románky (Moral-admonaj romanetoj, 1880)
  • Mesiáš (Mesio, 1883)
  • Předměstské arabesky (Antaŭurbaj arabeskoj, 1883)
  • Štrajchpudlíci (Presejaj lernoknaboj, 1883)
  • Povídky a kresby (Rakontoj kaj desegnoj, 1884)
  • Záhadné povahy (Misteraj karakteroj, 1884)
  • Český Paganini (Ĉeĥa Paganini, 1884)
  • Moderní upíři (1884)
  • Dva barikádníci (Du barikadistoj, 1885)
  • Idyly utrpení a bídy (Idilioj de suferado kaj mizero, 1885)
  • Ve službě umění (En servo de la arto, 1886)
  • Miniatury (Miniaturoj, 1886)
  • Etiopská lilie (Etiopia lilio, 1886)
  • Poslední dnové lidstva (Lastaj tagoj de la homaro, 1895)
  • Advokát chuďasů (Advokato de la malriĉuloj, 1906)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Rakontoj (PDF) aŭ Rakontoj (HTML, ISO-8859-1, ASCII iksisme) (El la vivo de Mozart en Praha, La blanka edziniĝa vesto, La unua nokto ĉe la mortinto, Moderna Magdalena), (trad. Grňa Josef, eld. Ferd. Boháček, Jevíčko)
  • Apud la lito de solenaskito, trad. Grňa Josef, Český esperantista, 1909
  • La unua idealo, trad. Grňa Josef, Český esperantista, 1909,
  • La unua idealo, trad. František Dus, Časopis českých esperantistů, 1912
  • Oranĝo, trad. Tobek V., Časopis českých esperantistů 1910
  • La unua „Marseillaise“ el bohema pulmo, trad. Alexander Zahel, La Revuo 1913-1914, p. 343-353, 392-400
  • Studo pri pulo, trad. Miloš Lukáš, La Progreso II 1925 4 5 42
  • Ĉielarka punkto super la kapo, Čech V. Ĉs. antologio 1935
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.