Romans-sur-Isère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Romans-sur-Isère
Romans sur Isère.JPG
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Drôme
Arondismento Valence
Kantono Romans-sur-Isère-1
Romans-sur-Isère-2
Komunumaro Communauté d'agglomération Valence-Romans Sud Rhône-Alpes
Urbestro Marie-Hélène Thoraval (2014–2020)
Insee-kodo 26281
Poŝtkodo 26100
Demografio
Loĝantaro 33 701 (2012)
Loĝdenso 1 018,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 3′ N, 5° 3′ O45.045565.05083Koordinatoj: 45° 3′ N, 5° 3′ O
Alteco 122 ĝis 291 m
Areo 33,08 km2
Situo
v  d  r
Information icon.svg

Romans-sur-Isère (franca elparolo: [ʁomɑ̃ syʁ izɛʁ], okcitane: Rumans d’Isèra) estas franca komunumo en la departemento Drôme, en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havis 33 701 loĝantojn en la jaro 2012[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbodomo de Romans-sur-Isère

Romans-sur-Isère situas ĉe la rivero Isère, 17 km nordoriente de Valence.

Ĉirkaŭ Romans-sur-Isère
Saint-Bardoux Mours-Saint-Eusèbe,
Peyrins
Génissieux
Granges-les-Beaumont Romans-sur-Isère Saint-Paul-lès-Romans
Châteauneuf-sur-Isère Bourg-de-Péage Chatuzange-le-Goubet


Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la komunumo vivis la esperantisto Jean Asquéri (1911-1971). Oficisto en granda ŝufabriko de Romans kaj fraŭlo, li dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-Movado. En 1937 li trapasis la Ateston pri Lernado, kaj sekve partoprenis la organizadon de la Nacia Esperanto-Kongreso en Romans, kiu okazis en junio 1938. De 1943 ĝis sia morto en 1971, li unue kiel sekretario, poste kiel prezidanto, estris la Esperanto-klubon "Bona Stelo" de Romans. Sukcese li gvidis kursojn, organizis "Internaciajn semajnojn" en Romans, kaj ofte partoprenis en la Universalaj Kongresoj de UEA. Li honoriĝis Kavaliro, poste Oficiro de la Akademiaj Palmoj, pro lia agado pri popola edukado.

Nun en la komunumo ekzistas aktiva loka Esperanto-klubo, membro de la Rodanalpa Esperanto-Federacio, kiu regule okazigas lingvokursojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]