Romola Pulszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Romola Pulszky [pulski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pulszky Romola estis hungara virino. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis cselfalvi kaj lubóczi [ĉelfalvi, lubOci]. Ŝia patro estis Károly Pulszky, ŝia patrino estis Emília Márkus.

Vilao de Romola Pulszky en Budapeŝto, kie la geedza paro vivis longe

Romola Pulszky [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1891 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de junio 1978 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Romola Pulszky vidis baletan prezentadon de rusa cara baleta trupo en 1912 en sia naskiĝurbo. Ŝi vidis Wacław Niżyński-n en la teatrejo, poste ŝi tuj volis esti edzino de Niżyński. Ŝi aliĝis al la trupo, kiel komencanta dancistino. En la sekva jaro dum turneo en Argentino ili gedziĝis. Romola prenis la novan nomon laŭ hungara sistemo Nijinsky Romola. Reveninte al Eŭropo Wacław Niżyński estis forigita el la trupo pro la geedziĝo. La geedza paro vivis aŭ en Vieno, aŭ en Budapeŝto, dum komenciĝis la 1-a mondmilito. Niżyński pro la okazintaĵoj freneziĝis, ĝis 1944 ili vivis en Budapeŝto. Romola zorgis pri Wacław, eĉ okazis speciala terapio en Svislando. Romola naskis 2 filinojn.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Nijinsky by Romola Nijinsky (1934)
  • Nijinsky's Diary (1936)
  • The Last Years of Nijinsky (La lastaj jaroj de Nijinsky), (1952)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • dramo Madame Nijinsky – A férjem egy isten (S-ino Nijinsky - mia edzo estas dio) prezentita en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]