Rosendorf (Burgenlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panorano de Rosendorf

Rosendorf, hungare Pócsfalu [pOĉfalu] estas iama vilaĝo, nun parto de Weichselbaum (Burgenlando) en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf. La historia germana loknomo estis Potschendorf.

Rosendorf en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rosendorf situas en valo laŭ rojo. Szentgotthárd troviĝas je 5 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1187 laŭ tiama hungara ortografio "Pacfalu", apartenanta al abatejo de Szentgotthárd. En 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai bruldetruis la vilaĝon. En 1787 vivis tie 96 homoj en 18 domoj, en 1830 118 homoj en 17 domoj. En 1910 vivis en Pócsfalu 216 homoj, plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Rosendorf aliĝis al Weichselbaum en 1971. La fajrobrigadejo en 1992 konstruiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]