Rossinière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rossinière (stacidomo).
Rossinière
Blazono de Rossinière
Blazono de Rossinière
Blazono de Rossinière
Rossinière
Rossinière
Rossinière
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 28′ 3″ N 7° 4′ 28″ O / 46.46750 °N, 7.07444 °O / 46.46750; 7.07444 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 3″ N 7° 4′ 28″ O / 46.46750 °N, 7.07444 °O / 46.46750; 7.07444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 549
Areo 23,36 km²
Alteco 920 m super marnivelo
Poŝtkodo 1658
Komunumkodo 5842
Mapo de Rossinière
Mapo de Rossinière
Mapo de Rossinière
vdr

Rossinière estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 549 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rossinière situas ĉe la bordo de la rivero Sarino en la Vaŭdaj Alpoj, sude de la regiono de Grejerco. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rossinière, La Chaudanne kaj La Tine. Okcidente de la vilaĝo Rossinière situas la baraĵlago Lac de Vernex.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,36 km², de kiuj 45,0% estas kovritaj de arbaro, 41,6% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rossinière limas en nordo al Haut-Intyamon (FR), en oriento kaj sudo al Château-d'Oex, en sudokcidento al Villeneuve, kaj en okcidentsudokcidento al Veytaux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Rossinière pasas la kantona ĉefvojo n-ro 190 de Bulle al Château-d'Oex. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, situas proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Villeneuve. Pere de la trajnlinio de Château d'Oex al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rossinière datiĝas el la jaro 1155 kiel La Ransonery. la vilaĝeto La Tine antaŭe nomiĝis Cuves kaj situis ĉe la rivero. Ĝi estis alilokita pli supren pro inundodanĝero. Dum mezepoko Rossinière kaj Cuves formis majorejon de la Subvoktejo Oex, kiu apartenis al la Grafolando de Grejerco. Sub la berna regado de 1555 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la berna Voktejo Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]