Villeneuve VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Villeneuve VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Villeneuve.
Villeneuve (VD)
Blazono de Villeneuve
Blazono de Villeneuve
Blazono de Villeneuve
Stacidomo de Villeneuve
Stacidomo de Villeneuve
Stacidomo de Villeneuve
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 561138 / 138863 (mapo)46.46.9333333333333Koordinatoj: 46° 24′ N, 6° 56′ O; CH1903: 561138 / 138863 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4969
Areo 32,08 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1844
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Villeneuve
Mapo de Villeneuve
Mapo pri la situo de Villeneuve en la Distrikto Aigle
vdr

Villeneuve ([vilnöv]) esta svisa komunumo kaj historia urbeto de la Distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 4 969 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villeneuve situas inter la orienta fino de Lago Lemano kaj Lago de Hongrin, ĉ 4 km sude de Montreux.

En la lago antaŭ Villeneuve situas la artefarita Insulo de Peilz.

La Tinière, rojo longa je ĉirkaŭ 6 km, trafluas la komunumon de Villeneuve, kaj la rivero Eau Froide formas ĝian okcidentan limon kun Noville kaj sudan limon kun Corbeyrier.

La komunuma teritorio etendiĝas de la orienta bordo de Lago Lemano en sudokcidento ĝis al la valo de Chaude kaj Lago de Hongrin en nordoriento. La "Pointe d'Aveneyre" estas ĝia kulmina punkto kun alteco de 2026 m s.m..[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 32,13 km², de kiuj 51,3% estas kovritaj de arbaro, 29,8% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, al kiu la urbo disponas pri propra alveturejo. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villeneuve limas en nordokcidento al Veytaux, en nordo al Rossinière, en nordoriento al Château-d'Œx, en oriento la Lago de Hongrin kaj Ormont-Dessous en sudoriento al Corbeyrier, en sudo al Roche, en sudokcidento al Rennaz, kaj en okcidento al Noville.

Famaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

En Villeneuve, rezidis la franca verkisto Romain Rolland, kaj tie li renkontis Mahatmon Gandhion en 1931.

Victor Hugo, Richard Wagner kaj Oskar Kokoschka ankaŭ tie restadis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ormont-Dessous datiĝas el la jaro 280 kiel Penne Locos. Ville neuve de Chillon estis la unua setlejo en la regiono, kiu estis fondita de la savojoj. Ĝi ricevis en la jaro 1214 urborajton.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]