Gryon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gryon
Blazono de Gryon
Blazono de Gryon
Vilaĝocentro de Gryon
Vilaĝocentro de Gryon
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Koordinatoj  46°16′25″N 7°3′46″O  /  46.27361°N, 7.06278°O / 46.27361; 7.06278 (Gryon)Koordinatoj: 46°16′25″N 7°3′46″O  /  46.27361°N, 7.06278°O / 46.27361; 7.06278 (Gryon)
Nombro de enloĝantoj 1209
Areo 15,22 km²
Alteco 1114 m super marnivelo
Poŝtkodo 1882
Komunumkodo 5405
Mapo de Gryon
Mapo de Gryon
v  d  r
Information icon.svg

Gryon estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1209 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gryon situas en la Vaŭdaj Alpoj, sudoriente de Bex. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Gryon, Rabou (sur alteco de 1130 m s.m.), La Barboleusaz (sur alteco de 1211 m s.m.), kaj la alposetlejo Taveyanne (sur alteco de 1'647 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,22 km², de kiuj 47,3% estas kovritaj de arbaro, 32,6% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gryon limas en nordo al Ollon, en oriento al Ormont-Dessus, kaj en sudo kaj okcidento al Bex.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Gryon pasas la kurboriĉa kantona ĉefvojo n-ro 147, la tiel nomita Route de Gryon, kiu kondukas de Bex al Ollon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, situas 5 kilometrojn sude de la komunumo en Bex. Pere de la etspura dentorada fervojo de Bex al Villars-sur-Ollon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gryon datiĝas el la jaro 1189 kiel Griuns. Surbaze de donacoj Gryon en mezepoko fariĝis havaĵo de la Abatejo Saint-Maurice. Sub la berna regado de 1484 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Gryon havis apartan statuson, tio signifas la jurisdikcio restis sub la Abatejo Stain-Maurice, dum la apelacia tribunalo troviĝis en Salaz. La komunumon gvidis komunuma asembleo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Gryon apartenis al la Distrikto Aigle de Kantono Lemano kaj kun tiu en la jaro 1803 estis integrita al la nove fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Denyse Raymond: Gryon en Historia Leksikono de Svislando (2007-03-06)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]