Ollon VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Ollon VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Ollon.

Ollon
Blazono de Ollon
Blazono de Ollon
Blazono de Ollon
Ollon
Ollon
Ollon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 565773 / 127410 (mapo)46.2972222222226.9944444444444Koordinatoj: 46° 18′ N, 7° 0′ O; CH1903: 565773 / 127410 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7144
Areo 59,54 km²
Alteco 478 m super marnivelo
Poŝtkodo 1867 Ollon
1884 Villars-sur-Ollon
1885 Chesières
Komunumkodo 5409
Mapo de Ollon
Mapo de Ollon
Mapo de Ollon
vdr

Ollon estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 7 144 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ollon situas inter Aigle kaj Bex kaj etendiĝas de la bordo de Rodano, kiu formas ĝian okcidentan limon ĝis al la Vaŭdaj Alpoj. La komunumo konsistas krom la ĉefvilaĝo Ollon el multnombraj vilaĝoj, vilaĝetoj kaj setlejoj, nome: Antagnes (sur alteco de 567 m s.m.), Auliens (sur alteco de 807 m s.m.), Arveyes (sur alteco de 1231 m s.m.), Bretaye (sur alteco de 1806 m s.m.), Chesières (sur alteco de 1208 m s.m.), Ensex (sur alteco de 1787 m s.m.), Forchex (sur alteco de 748 m s.m.), Glutières (sur alteco de 773 m s.m.), Huémoz (sur alteco de 1004 m s.m.), La Croix (sur alteco de 1753 m s.m.), Les Combes (sur alteco de 884 m s.m.), Les Ecovets (sur alteco de 1300 m s.m.), Les Fontaines (sur alteco de 502 m s.m.), Paluaires (sur alteco de 765 m s.m.), Panex (sur alteco de 935 m s.m.), Plan d'Essert (sur alteco de 655 m s.m.), Plambuit (sur alteco de 1123 m s.m.), Saint-Triphon (sur alteco de 429 m s.m.), Sala (sur alteco de 469 m s.m.), Verchiez (sur alteco de 543 m s.m.), Villars-sur-Ollon (sur alteco de 1253 m s.m.), kaj Villy (sur alteco de 411 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 59,54 km², de kiuj 38,8% estas kovritaj de arbaro, 46,3% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ollon limas en nordo al Ormont-Dessous, en oriento al Ormont-Dessus, en sudoriento al Gryon, en sudo al Bex, en sudokcidento al Monthey (VS), en okcidento al Collombey-Muraz (VS), kaj en nordokcidento al Aigle.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Ollon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, la kantona ĉefvojo n-ro 147 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 201, kaj la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo en Saint-Triphon, kie ankaŭ situas la stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. Mallarĝspura trajnlinio kondukas de Saint-Triphon al Ollon. Tra la komunuma teritorio pasas ankaŭ la mallarĝspuraj trajnlinioj de Aigle al Diablerets kaj de Bex al Bretaye, krome diversaj buslinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ollon datiĝas el la jaro 1018 kiel Aulonum, temas pri kopio kies originalo supozeble datiĝas el la jaro 515. Diversaj trovitaj objektoj kaj restaĵoj el la neolitiko pruvas, ke la teritorio de Ollon jam estis loĝata en prahistoria tempo. Dum mezepoko la episkopo de Siono posedis rajtojn en Ollon. Dum la Burgonjaj Militoj la valezanoj bruligis la vilaĝon Saint-Triphon. Post la Burgonjaj Militoj Ollon estis konkerita de Berno kaj fariĝis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 mandatejo de la Voktejo Aigle. Post mallonga aparteno al la Kantono Lemano ĝi fariĝis kun la tuta Distrikto Aigle en la jaro 1803 parto de la nove fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]