Rennaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rennaz
Blazono de Rennaz
Blazono de Rennaz
Blazono de Rennaz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 560010 / 136215 (mapo)46.3761111111116.9188888888889Koordinatoj: 46° 23′ N, 6° 55′ O; CH1903: 560010 / 136215 (mapo)
Nombro de loĝantoj 731
Areo 2,19 km²
Alteco 377 m super marnivelo
Poŝtkodo 1847
Komunumkodo 5412
Mapo de Rennaz
Mapo de Rennaz
Mapo de Rennaz
vdr

Rennaz estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 731 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rennaz situas en la ebenaĵo sur la delto, kiun formas la rivero Rodano sudoriente de la Lago Lemano en distanco de proksimume 2 kilometroj sude de la lagobordo kaj samdistance oriente de la bordo de Rodano. La orientan komunumlimon formas la rojo Eau Froide. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ronnaz la setlejoj Châtelet kaj Praz Riond[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,19 km², de kiuj 0,9% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 30,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rennaz limas en okcidento kaj nordo al Noville, en oriento al Villeneuve, kaj en sudo al Roche.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Rennaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Villeneuve situas sur la komunuma teritorio. Pere de poŝtaŭtolinio de Villeneuve al Vouvry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rennaz datiĝas el la jaro 1252 kiel ad villam de rayna. En la jaro 1252 Rennaz estis submetita de Grafo Amadeo la 4-a de Savojo al la urborajto de Villeneuve. En 1476 Rennaz kun la tuta regiono estis konkerita de Berno kaj submetita al la Subvoktejo Noville en la Mandatejo Aigle. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 ĝi fariĝis parto de la Distrikto Aigle kaj formis ĝis la fino de la Helveta Respubliko municipon estante sidejo de la komunumejo Rennaz-Villeneuve-Noville. En la jaro 1834 Rennaz disiĝis de Noville kaj fariĝis memstara politika komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]