Rostokino (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rostokino)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rostokino (Centra ringo de Moskvo) kaj Rostokino (stacio).
Rostokino
Distrikto de Moskvo
la armenia pavilono por la Sovetunia Ekspozicio de 1954
la armenia pavilono por la Sovetunia Ekspozicio de 1954
la armenia pavilono por la Sovetunia Ekspozicio de 1954
FlagoBlazono
distrikto de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.8386111137.64972222Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo) [+]

Loĝantaro39 407 [+] (1-a de januaro 2018)

Rostokino (distrikto de Moskvo) (Tero)
Rostokino (distrikto de Moskvo) (Tero)

Rostokino (Moskvo)
Rostokino (Moskvo)
DEC
Rostokino
Rostokino

Map
Rostokino

Vikimedia Komunejo:  Rostokino (district of Moscow) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Rostokino (ruse Ростокино) estas distrikto de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo, Rusio. Ĝia areo okupas ĉ.354.0 hektarojn, sur kiu loĝas proksimume 35000 rezidantoj (2017j).

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de ĉi-loko estas menciata en analoj de la 15-a jarcento, kiam ĝin posedis bojaro Miĥail Pleŝĉeev. Etimologio de la malnova vorto Rostokino en la slava lingvaro signifas akselo, ĉar tie la riveron Jaŭza enfluis la rivereto Gorjainka.

Ekde 1477 la areo apartenis al la Troice-Sergieva monaĥejo, kiu havis preferojn pri ĝia ekspluatado kaj pagis neniujn impostojn. Por tio grave kontribuis Troickoe ŝoseo, kiu kunligis Moskvon kaj urbon Sergijev Posad. Nun ĝi estas parto de Prospekt Mira.

nuna Rostokino

Dum la dua duono de la 19-a jarcento Rostokino iom post iom transformiĝis en industria antaŭurbo. Aperis malgrandaj entreprenoj por produktado de kotonaĵoj kaj paperaĵoj, fabrikoj produktintaj revolverajn kartoĉojn. Tamen, Rostokino restis ankoraŭ longtempe por moskovanoj kampara zono.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la distrikto funkcias la platformo "Jauza" de la Jaroslavla branĉo de la Moskva Fervojo, la platformoj de la Centra ringo de Moskvo "Rostokino" kaj "Botaniĉeskij sad" kaj la metro-stacidomo "Botaniĉeskij sad" de la Metrolinio Kaluĵsko-Riĵskaja (Moskvo). Sur la teritorio de la distrikto estas ankaŭ deponejo de la Monorelo de Moskvo.

la akvedukto en Rostokino de 1804

Akvedukto en Rostokino[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 18-a jarcento loĝantoj de Moskvo uzis trinkeblan akvon plejparte el putoj kaj malgrandaj lagetoj. En 1778 la moskvaj scientistoj esploris la fontojn de akvo ekster Moskvo kaj kiel la plej potenca elektis Mitiŝĉi fontoj. Tie oni konstruis 28 brikajn basenojn.

Por liveri akvon al Moskvo oni aperigis 5 akvedukojn, inter kiuj plej granda estis en Rostokino super la rivero Jaŭza. Ĝi komencis funkcii en 1804.

Konstruktive ĝi estis ponto kun 21 arkoj simila al romaj akveduktoj. Blanka kalkŝtono estis uzita kiel la ĉefa materialo. La longeco de la ponto estas 356 m, la alteco atingas 15 metrojn. Fine de la 18-a jarcento la akvedukto en Rostokino estis la plej granda ŝtona ponto en Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]