Rostokino (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rostokino
Golden Babylon Rostokino 01.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro rostokino.svao.mos.ru [+]
Demografio
Loĝantaro 39 407  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 50′ N, 37° 39′ O55.8386111137.64972222Koordinatoj: 55° 50′ N, 37° 39′ O [+]
Situo de Rostokino
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Rostokino (district of Moscow) [+]
Information icon.svg
vdr

Rostokino (ruse Ростокино) estas distrikto de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo, Rusio. Ĝia areo okupas ĉ.354.0 hektarojn, sur kiu loĝas proksimume 35000 rezidantoj (2017j).

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de ĉi-loko estas menciata en analoj de la 15-a jarcento, kiam ĝin posedis bojaro Miĥail Pleŝĉeev. Etimologio de la malnova vorto Rostokino en la slava lingvaro signifas akselo, ĉar tie la riveron Jaŭza enfluis la rivereto Gorjainka.

Ekde 1477 la areo apartenis al la Troice-Sergieva monaĥejo, kiu havis preferojn pri ĝia ekspluatado kaj pagis neniujn impostojn. Por tio grave kontribuis Troickoe ŝoseo, kiu kunligis Moskvon kaj urbon Sergijev Posad. Nun ĝi estas parto de Prospekt Mira.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento Rostokino iom post iom transformiĝis en industria antaŭurbo. Aperis malgrandaj entreprenoj por produktado de kotonaĵoj kaj paperaĵoj, fabrikoj produktintaj revolverajn kartoĉojn. Tamen, Rostokino restis ankoraŭ longtempe por moskovanoj kampara zono.

nuna Rostokino

Transporto[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la distrikto funkcias la platformo "Jaŭza" de la Jaroslavla branĉo de la Moskva Fervojo, la platformoj de la Centra ringo de Moskvo "Rostokino" kaj la "Botanika Ĝardeno" kaj la metro-stacidomo "Botanika Ĝardeno" de la Metrolinio Kaluĵsko-Riĵskaja (Moskvo). Sur la teritorio de la distrikto estas ankaŭ deponejo de la Monorelo de Moskvo.

Rostokino Aqueduct (1).jpg

Akvedukto en Rostokino[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 18-a jarcento loĝantoj de Moskvo uzis trinkeblan akvon plejparte el putoj kaj malgrandaj lagetoj. En 1778 la moskvaj scientistoj esploris la fontojn de akvo ekster Moskvo kaj kiel la plej potenca elektis Mitiŝĉi fontoj. Tie oni konstruis 28 brikajn basenojn.

Por liveri akvon al Moskvo oni aperigis 5 akvedukojn, inter kiuj plej granda estis en Rostokino super la rivero Jaŭza. Ĝi komencis funkcii en 1804.

Konstruktive ĝi estis ponto kun 21 arkoj simila al romaj akveduktoj. Blanka kalkŝtono estis uzita kiel la ĉefa materialo. La longeco de la ponto estas 356 m, la alteco atingas 15 metrojn. Fine de la 18-a jarcento la akvedukto en Rostokino estis la plej granda ŝtona ponto en Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]