Royal Radar Establishment

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Royal Radar Establishment estis esplorcentro en Malvern, Worcestershire, Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi estis formita en 1953 kiel Radar Research Establishment per kunigo de la institucio de la Aerministerio nome Telecommunications Research Establishment (TRE) kaj tiu de la Brita Armeo nome Radar Research and Development Establishment (RRDE). Ĝi ricevis sian novan nomon post vizito de la reĝino Elizabeto la 2-a en 1957. Ambaŭ nomoj estis mallongigitaj al RRE. En 1976 la Signals Research and Development Establishment (SRDE), eniris en esplorado pri komunikado, kaj aliĝis al la RRE por formi la Royal Signals and Radar Establishment (RSRE).