Rozari-manifestacio 1938
La Rozari-manifestacio (germane: Rosenkranz-Demonstration) estis katolika kontraŭnaziisma manifestacio en Vieno en 1938.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 15-a de septembro 1938 ĉ. 20 junuloj estis ĉe la tiama viena katedralkapelano Martin Stur kaj pridiskutis ĉu oni ankaŭ tiujare manifestacie alvoku al la vespera preĝado okaze de la Rozarifesto, memortago de la Rozario de la beata Virguliono Maria (ĉiun 7-an de oktobro). Post decido ne cedi al ŝtata kontraŭeklezia propagando oni elpensis specifan strategion: ĉar eblis tiam nur buŝa propagando. Po unu paroĥo destinitis por ĉiu de la ĉeestintaj junuloj. La kvanto de la mobilizeblaj personoj tiam estimatis je ĉ. 2000-3000 fideluloj.
Post nur 6 monatoj de germana okupado (post la t.n. Anschluss) ĉiuj neŝtataj organizoj kaj societoj estis jam nuligitaj. Procedo daŭrinta kelkajn jarojn en Germanio ekde 1933, en (laŭ internacia juro jam ne ekzistanta Aŭstrujo) daŭris nur kelkajn semajnojn. Tio koncernis ne nur la katolikajn organizaĵojn sed ankaŭ la germannaciismajn. Katolika porjunulara prizorgado estis permesata nur ene de ekleziaj konstruaĵoj kaj laŭenhave nur strikte religienrilata.
Rolo de Theodor Innitzer
[redakti | redakti fonton]Theodor Innitzer, la tiama kardinalo de Vieno, ĝis tiam jam estis pentinta pri sia plej granda eraro: saluti la okupintojn kaj eĉ rekomendi al la aŭstroj voĉdoni favore al la unuiĝo al Nazia Germanio en la 10-a de aprilo 1938, tago de la farsa referendumo post la efektivigita okupado!
La vesperon de la 7-a oktobro la Katedralo Sankta Stefano estis plenŝtopita: inter 8000 kaj 10000 junuloj unuiĝis malgraŭ samtempaj aranĝoj ĉe Hitlera Junularo kaj Ligo de Germanaj Knabinoj. Oni devus demandi permeson foresti de tiuj aranĝoj ĝis la 23-a de septembro. La kardinalo, normale malbona oratoro, pripensis la situacion kaj decidis abrupte plenornate iri laŭ la meza koridoro ĝis la historia Pilgram-ambono. Bedaŭrinde ne estis surbendigata la entuziasma kaj flama parolado, tamen ĝi rekonstruitas el la memoro de la ĉeestinoj. Kulmino estis la frazo: Ununura estas via gvidisto, via gvidisto estas Kristo. Konservante fidelecon al Li vi neniam pereos." Tio egalis militdeklaron al la ŝtato, kiu ja konsideris Adolf Hitler ununura Führer.
Reago de HJ
[redakti | redakti fonton]Venĝo sekvis jam la postan vesperon. Anaĉoj de HJ unuiĝinte antaŭ la ĉefepiskopa palaco, perforte eniras kaj difektis ĝin grandparte. Jakob Weibacher, sekretario de la kardinalo, kaŝas la monaĥinojn en subtegmento kaj la episkopon en la arkivejo, manĝas haste la konsekritajn hostiojn kaj provas kontraŭstariĝi al la entrudintoj, sed vane. Ili eĉ intencas ĵeti lin de tra la fenestro, kio lastmomente ne okazas.
Ceremoniestro Franz Jachym estis vundita, en alia domo (la Curhaus) oni ĵetis la domkuratoron Johannes Krawarik trafenestre sur la straton kie li restis kuŝanta kun rompitaj kruroj. La vokita polico alvenis nur post la foriro de la HJ-anoj; oni pli poste riproĉis intencon ne ĝustatempe veni al prezidanto de la viena polico, s-ro Otto Steinhäusl[1].
Pluraj konataj gvidantoj de katolikaj junularorganizoj estis arestitaj fare de Gestapo: ekz. Hermann Lein estis deportita al la koncentrejo de Dachau kaj translokita en septembro 1939 al Mauthausen. Studento Ferdinand Habel, kiu atestante surloke manifestaciis sian abomenon kontraŭ la agadoj de HJ, same arestite, mortis en 1940 en Mauthausen.
Manifestacio de la ŝtato
[redakti | redakti fonton]Reage goviestro Josef Bürckel, palatinatano, kies speciala tasko kiel "Regna komisario pri la unuigo de Aŭstrio kun la Tria Regno" estis la kompleta naziigo de ĉiuj strukturoj en eksa Aŭstrujo, alvokis al granda demonstracio sur la centra Helden-placo por la 13-a de oktobro 1938. Tie li taksis la agadon de la ĉefepiskopo perfidon de la Regno, kaj la popolaĉo kriadis i.a. "Suben la kleruloj!", "La jezuitojn diablen!", "Sen judoj, sen Romo, ni konstruos la Katedralon ĝermanan!"[2]
Poste la nazioj marŝis tra la urbocentro Rotenturm-strateto kun pupo de la kardinalo sub pendumilo.
Subnotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Die Presse: Die Welt bis gestern: „Blutrünstige Priesterschaft“
- ↑ Nieder mit dem Klerus! / Zum Teufel mit den Jesuiten! / Ohne Juden, ohne Rom, wird erbauet Deutschlands Dom! La lasta frazo cetere estas prenita de Georg von Schönerer. - Citite laŭ: "Das vergessene Widerstandsfest", en: Couleur 04/2013, Zeitschrift des Mittelschüler-Kartellverbandes, p. 20-21.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Thomas Chorherr: 1938 - Anatomie eines Jahres, Verlag Carl Ueberreuter, Wien 1987. Elŝutebla tie ĉi.
- Hermann Lein, Michael Lemberger, Werner Routil, Gerhard Suchy: Zeitzeugen im Gespräch - Dr. Hermann Lein (Aŭskultebla libro), GS-Multimedia Verlag 2005, ISBN 3-900999-02-3
- Herbert Fritz, Willibald Rosner (eld.): Auf zum Schwure Volk und Land ... Das Rosenkranzfest vom 7. Oktober 1938, Wien 1998.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hermann Lein rakontas pri la okazo kaj sia malliberiĝo.[rompita ligilo]