Ruĝa teroro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝa Teroro)

La Ruĝa teroro estis tiu metodo, per kiu la bolŝevikoj povis rezervi sian akiritan potencon kaj ekstermi siajn kontraŭulojn. La ruĝa teroro komenciĝis post la oktobra revolucio de 1917, intensiĝis forte nur post atenco kontraŭ Lenin, okazinta la 30-an de aŭgusto 1918. Post tio, la bolŝevika registaro eldonis dekreton pri la Ruĝa teroro, la 5-an de septembro. La ruĝa teroro estas forte ligita al la militkomunismo kaj staras kontraste al blanka teroro, kiu estis disvolvigita de la kontraŭbolŝevikaj fortoj. Dum la Rusia enlanda milito ambaŭ teroroj estis aplikitaj tre kruele.

La ruĝa teroro mildiĝis post la fino de la Rusia enlanda milito 1921, sed okazis foje senjuraj murdoj de kontraŭuloj. La estiĝo de jura bazo por murdoj de opoziciuloj okazis en majo de 1922, por pravigi la teroron.

Oni kalkulas, ke nombro de viktimoj de la ruĝa teroro varias de 250.000 ĝis 1 miliono.

Oni same parolas pri ruĝa teroro dum la Hungara Sovetrespubliko, sed pli vastasence okaze de ĉiu kontraŭjura kaj senbaza agado de bolŝevikoj kontraŭ senkulpuloj, opoziciuloj.

Ofte tiu koncepto estis uzata de la kontraŭuloj de komunismaj reĝimoj aŭ ideologioj por propagandaj celoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stephane Courtois, Czarna księga komunizmu. Zbrodnie, terror, prześladowania (La nigra libro de la komunismo. Krimoj, teroro, reprezalioj), Varsovio 1999.
  • Józef Smaga, Narodziny i upadek imperium. ZSRR 1917-1991 (Naskiĝo kaj falo de imperio. Sovetunio 1917-1991), Krakovo 1992.
  • Michaił Heller, Aleksandr Niekricz, Utopia u władzy. Historia Związku Sowieckiego. Od narodzin do wielkości (Utopio ĉe regopovo. Historio de Sovetunio. Denaskiĝo ĝis grandeco), Poznań 2016.
  • Richard Pipes, Rewolucja rosyjska (Rusa revolucio), Warszawa 1994.
  • Richard Pipes, Rosja bolszewików (Rusio de bolŝevikoj), Warszawa 2005.
  • Orlando Figes, Tragedia narodu. Rewolucja rosyjska 1891-1924 (Tragedio de la nacio. Rusa revilucio 1891-1924), Poznań-Vroclavo 2009.