La nigra libro de la komunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Livre noir du communisme.
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stéphane Courtois, Nicolas Werth, Andrzej Paczkowski, Joachim Gauck
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 6-a de novembro 1997
Ĝenro historiografio • eseo
vdr

La nigra libro de la komunismo (originale en la franca Le Livre noir du communisme) estas libro sub redakto de Stéphane Courtois, kiu enhavas kontribuojn de eŭropaj akademianoj (Nicolas Werth, Jean-Louis Panné, Andrzej Paczkowski, Karel Bartošek, Jean-Louis Margolin kaj aliaj) pri krimoj de diversaj komunistaj reĝimoj. La franclingva libro aperis en novembro de 1997 sub titolo Le Livre noir du communisme: Crimes, terreur, répression, publikigita far Éditions Robert Laffont. Ĝi estis tradukita en la angla, la germana, la rusa, la hungara kaj aliaj lingvoj.

La verkintoj havis duoblan celon: obstakli la forgeson (travail de mémoire) de komunistaj krimoj kaj analizi rolon de diversaj punoj, perfortoj, murdoj kaj aliaj krimoj en funkciado de komunismaj reĝimoj.

Curtois lanĉas la ideon pri nurenberga proceso kontraŭ la komunismo. Laŭ la libro, la komunistaj ŝtatoj efektivigis krimojn kontraŭ la homaro, militajn krimojn kaj krimojn kontraŭ individuoj je enorma skalo. Celo de la libro estis la pruvo, ke la komunismo kaŭzis pli da mortoj ol la naziismo (laŭ la libro, almenaŭ 4-foje pli)

La libro okupiĝas aparte pri krimoj en Sovetunio, en Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj (Nord-Koreio, Vjetnamio, Laoso, Kamboĝo), en Orient-Eŭropo, en Sudameriko (aparte Kubo) kaj en aliaj evoluintaj landoj de la Tria mondo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La plena eldono de la libro konsistas je 5 partoj:

  • Ŝtato kontraŭ sia popolo
  • Monda revolucio, interna milito kaj teroro
  • Orienta Eŭropo — viktimo de komunismo
  • Komunistaj reĝimoj de Azio: de "reeduko" ĝis sanga amasmurdo
  • La Tria mondo

Interalie, ĝi enhavas atestojn de partoprenantoj kaj viktimoj de komunistaj krimoj, fotojn, mapojn de komunistaj koncentrejoj, itenerojn de perfortaj transloĝigoj de popoloj en Sovetunio ktp.

Viktimoj de la komunismo, laŭ la libro[redakti | redakti fonton]

La libro komenciĝas pri enkonduko far Stéphane Courtois, en kiu li asertas: "La komunistaj reĝimoj… transformis amaskrimon en plene funkcianta sistemo de rego"[1] Li daŭre asertas, ke komunismaj reĝimoj estas sume respondecaj por morto de pli ol 94 milionoj de personoj,[1] el kiuj:

Konklude, Courtois asertas ke komunismaj reĝimoj respondecas por ege pli multnombraj mortoj ol iu alia politika movado aŭ ideologio en historio, inkluzive faŝismo kaj naziismo. La metodoj de amasmortigoj inkluzivas mortpunojn, koncentrejoj, speciale organizita malsatego, perfortaj transloĝigoj kaj bagna punlaboro.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La verkistoj arbitre kalkulis ĉiun morton pro enlanda milito, malsatmorto, nombron de nenaskiĝontoj pro morto de la gepatroj ks. por atingi la deziritan viktiman nombron. Ilia fonto estas laŭdire nun nekontrolebla pro fermo de la arĥivoj en Rusio (tiam malfermaj).

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A kommunizmus fekete könyve : Bűntény, terror, megtorlás, Nagyvilág Kiadó, Budapest, 2000. ISBN 963-9175-09-9
  • S. Courtois, N. Werth ,J.L. Panne, A. Paczkowski, K. Bartosek, J.L. Margolin, J. Gauck, E. Neubert: Das Schwarzbuch des Kommunismus - Unterdrückung, Verbrechen und Terror. Piper Verlag, München 2004, ISBN 3-492-04053-5
  • Jens Mecklenburg: Roter Holocaust'? Kritik des Schwarzbuchs des Kommunismus. Konkret Lit.-Vlg., H. 1998, ISBN 3-89458-169-7
  • Horst Möller: Der Rote Holocaust und die Deutschen. Piper-Verlag, März 1999, ISBN 3-492-04119-1
  • Gerd Koenen: Utopie der Säuberung. Was war der Kommunismus? Alexander Fest Verlag, Berlin, ISBN 3-8286-0058-1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Courtois, Stéphane; Werth, Nicolas; Panné, Jean-Louis; Paczkowski, Andrzej; Bartosek, Karel; Margolin, Jean-Louis. (1999) The Black Book of Communism: Crimes, Terror, Repression (angle). Harvard University Press, p. 92–97; 116–21. ISBN 978-0-674-07608-2. — La anglalingva eldono de la libro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]