La nigra libro de la kapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Livre noir du capitalisme
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gilles Perrault
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1998
Ĝenro eseo
vdr

La nigra libro de la kapitalismo estas franca libro de Gilles Perrault (Livre Noir du Capitalisme) publikigita en 1998 reage al la libro La nigra libro de la komunismo (1997) kun la celo pruvi, ke kapitalismo estis pli kruela ol komunismo. La libro donas ciferon de proksimume 100 milionoj da mortintoj laŭ la observita periodo inter 1900 kaj 1997.

Oni ne konfuzu ĝin kun la preskaŭ samtitola libro de Robert Kurz (---> Literaturo).

La libron verkis multaj aŭtoroj i.a.: Gilles Perrault, Caroline Andréani, Francis Arzalier, Roger Bordier, Maurice Buttin, François Chesnais, Maurice Cury, François Delpla, François Derivery, André Devriendt, Pierre Durand, Jean-Pierre Fléchard, Yves Frémion, Yves Grenet, Jacques Jurquet, Jean Laïlle, Maurice Moissonnier, Robert Pac, Philippe Paraire, Paco Pena, André Prenant, Maurice Rajsfus, Jean Suret-Canale, Subhi Toma, Monique kaj Roland Weyl, Claude Willard, Jean Ziegler[1][2][3].

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de la libro ekzistas en deko da lingvoj, interalie la portugala, hispana, greka, itala[4] kaj ĉeĥa[5]. La usona eldonisto Harvard University Press (HUP) rifuzis publikigi la anglan tradukon de La Nigra Libro de Kapitalismo. Jaron antaŭe, en 1997, la presejo de Harvard University publikigis la anglan version de "La Nigra Libro de Komunismo". Laŭ la franca ĵurnalo Le Monde, tiu decido defiis la legitimecon de la HUP kiel akademia redaktisto[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) Le livre noir du capitalisme (la nigra libro de la kapitalismo), Eld. Libertaires. "Elements de critique sociale". Alternative Libertaire, 220. septembro 1999. Arkivita de la originalo je la 12-a de Oktobro 2008, alirite la 29-an de Majo 2018.
  2. (franca) Marie Germanos, "Le livre noir du capitalisme", Socialisme International, Majo 2002.
  3. (sveda) Pierre Gilly (April 1998). "Svenska Clartéförbundet – Recensioner 1998-4". Tidskriften Clarté, Aprilo 1998, arkivita de la originalo je la 23-a de Majo 2008, alirite la 28-an de Majo 2018.
  4. (itala) Maurice Cury et al., Il libro nero del capitalismo, traduko de Massimo Caviglione, Collana Le querce, Tropea, 1999, pp. 544, ISBN 88-438-0224-0.
  5. (ĉeĥa) "Černá kniha kapitalismu", arkivita de la originalo ja la 18-a de julio 2011, alirite la 28-an de Majo 2018.
  6. (franca) Le Monde, la 14-a de Novembro 1997.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (germana) Robert Kurz: Schwarzbuch Kapitalismus. Ein Abgesang auf die Marktwirtschaft (Nigra libro kapitalismo : ĝis revido al la merkata ekonomio), Frankfurt am Main 2009, ISBN 978-3-8218-7316-9 (elŝuto exit-online.org (PDF 2,4 MB) 257 p., 2-a. eldono, Ullstein, München 2002.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]