Ruĝa standardo (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ruĝa standardo (pole Czerwony Sztandar; konata ankaŭ kiel Krew naszą długo leją katy – De sango nia fluas lago) estas pola laborista kanto, kiu en 1883 fariĝis la himno de pola proletaro.

Ĝian tekston verkis en 1881 lviva poeto, redaktoro kaj socialisto Bolesław Czerwiński surbaze de la franca Le drapeau rouge (La ruĝa standardo) el la jaro 1871. La melodion verkis Jan Kozakiewicz. La unuan fojon la tekston oni publikigis en Ĝenevo en 1882 en la poemaro Czegóż chcą (Kion ili volas?).

La kanto akompanis la laboristojn dum strikoj. Mortpunitoj kantis ĝin antaŭ siaj ekzekutoj. La cara administrantaro en Pollando malpermesis kantadi ĝin. Ĝi fariĝis ankaŭ himno de Pola Partio Socialista.

Ĝi estis tradukita en 12 lingvojn. Precipe fama ĝi fariĝis en Rusio; en la germanan lingvon tradukis ĝin en 1900 Roza Luksemburg.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fragmento de la kanto esperantigita de Leo Belmont estis publikigita en 1908 en la poemaro Sonoj Esperantaj[1]. La tuta kanto en Esperanto-traduko de Stanisław Karolczyk (Eska) troviĝas en Proletaria Kantaro[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El nia sango fluas lago... tradukita de Leo Belmont en Vikifontaro
  2. La Ruĝa Standardo tradukita de Eska en Vikifontaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]