Ruĝbeka tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝbeka tukaneto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Selenidera
Specio: S. nattereri
Selenidera nattereri
(Gould , 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝbeka tukaneto (Selenidera nattereri) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo omaĝas faman naturaliston Johann Natterer.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La popola nomo aludas al unu el la plej karakteraj ecoj de la specio, nome la tre ruĝa beko, kiu montras helan supran bordon kaj pinton kaj pli malhelajn makulojn en bazo de ambaŭ makzeloj, krom segilforma “dentaro”. Kiel ĉe aliaj membroj de la genro ambaŭ seksoj diferenciĝas laŭ seksa dimorfismo, nome la masklo estas multe pli nigra en krono, nuko, gorĝo, brusto kaj dorso, sed tiu laste menciita estas iom bruneca kaj malhelverdeca kun tre klare markita flava duonkolumo subnuke. Same estas malhelverdecaj flugiloj kaj vosto, tiu kun brunaj pintoj; ankaŭ estas brunaj la ventro kaj la femuroj. La iriso estas bruna kaj la nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula estas blua; sube la masklo montras tre flavan vizaĝon (“orelon”).

La ino montras similajn ruĝan anusan zonon, bekon kaj okulajn partojn, sed estas multe malpli malhela kaj kontrasta: la subaj partoj estas brunaj kaj la krono kaj dorso pli helaj kaj sen flavaj markoj. Temas pri specio 33 cm longa kaj el kiuj 6,5 cm estas de la beko.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La specio troviĝas en nordokcidenta Sudameriko, nome en norda Brazilo, Kolombio, Franca Gujano, Gujano kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj ĝangaloj de sablaj grundoj ĝis 300 m de altitudo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]