Ruĝecbrova muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecbrova muŝkaptulo
Ruĝecbrova muŝkaptulo
Ruĝecbrova muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. solitaris
Ficedula solitaris
(Müller, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecbrova muŝkaptulo (Ficedula solitaris) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de sudorienta Azio.

Tiu birdo estas ĝenerale grizbruna sed pli ruĝecbruna en kapo, ŝultroj kaj flugiloj kaj havas blankan areon ĉe la mentono kaj gorĝo bordita sube de nigra kaj mallarĝa limo, sed ne tiom markata kiel tiu de la proksime parenca la Blankagorĝa muŝkaptulo (Ficedula monileger). Sed la plej klara distingilo estas la superokula strio kiu male al aliaj specioj de la genro estas ne mallarĝa sed ampleksa kiel areo pli ruĝeca inter beko kaj super okulo kaj pli amplekse ruĝecbruna en la tuta vizaĝo; tiu ruĝeca superokula strio nomigas la specion.

Ĝi troviĝas en Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika humida montararbaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]