Rubberlegs Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Henry „Rubberlegs“ WILLIAMS (* 14-an de julio 1907 en Atlanta; † 17-an de oktobro 1962 en Novjorko) estis usona blus- kaj ĵazkantisto kaj dancisto.

Williams prezentis ekde sia deksesa vivojaro profesie kiel dancisto kun la menestrela spektaklo Bobby Grants Female Impersonators. Post kiam li sukcesis je pluraj danckonkursoj, li tenis propran vodevilo-numeron, videbla je multaj spektaklovojaĝoj de T.O.B.A.. Lian petolnomon li ricevis, ĉar li tiel dancis, kvazaŭ li havus krurojn el gumo. En 1933 li prezentis en la mallonga filmo Smash Your Luggage. Li ankaŭ prezentis kiel kantisto, inter alie kun la bandego de Count Basie,[1], kun Fletcher Henderson kaj Chick Webb. En 1945 li surdiskigis kun laĉiustelularo de Clyde Hart, al kiu ankaŭ apartenis Charlie Parker, kaj kun la bando de Herbie Fields [2]. Li ankaŭ transprenis la kantoparton de la unua sonregistraxjo de Hot House de Dizzy Gillespie (1-an de aprilo 1945 en Novjorko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. My First Gig
  2. Temas pri la unuaj sonregistradoj, kiujn partoprenis Miles Davis.