Rudolf Fischer
Rudolf Fischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1944 (80-jaraĝa) en Greven |
Lingvoj | Esperanto • germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Gunnar R. Fischer |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • matematikisto • lingvisto • germanisto • universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rudolf-josef-fischer.de/ |
D-ro Rudolf-Josef FISCHER (naskiĝis en 1944 en Greven) estas germana matematikisto, lingvisto kaj esperantisto.
De proksimume 1975, li seninterrompe aktivas por la Germana Esperanto-Asocio, kie li akceptis diversajn taskojn, postenojn kaj honorigojn:
- redaktoro de Esperanto aktuell
- vicprezidanto
- honora membro (1995)
- prezidanto (junio 2007 - majo 2013)
Li tradukis al Esperanto la infanlibrojn Maks kaj Morits de Wilhelm Busch kaj Hirthara Petro de Heinrich Hoffmann. Krome li kaj lia edzino Hedwig organizis de 1986 ĝis 1990 la familian Esperanto-renkontiĝon Printempa Semajno Internacia (PSI).
Li estas patro de tri denaskaj esperantistoj: Gudrun Fischer, Gunnar R. Fischer kaj Harald Fischer.
En 2013 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto, de kiu li demisiis en 2015.[1]
Referencoj
- ↑ Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-11-10.
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de Rudolf Fischer
- Libroj[rompita ligilo] de Rudolf Fischer en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Rudolf Fischer en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Intervjuo ĉe Radio FREI, en la 9.6.2014
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Asocio | Poste: | |
---|---|---|---|
Andreas Emmerich | 2007 - 2013 | Sebastian Kirf |