Rudolf Foltánek
Aspekto
Rudolf Foltánek | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | librovendisto esperantisto komercisto |
Rudolf FOLTÁNEK estis viena librovendisto en la unua duono de la 20-a jarcento, kiu parton de sia stokejo disponigis al Esperanto. Li kunlaboris kun la granda eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn el Leipzig kaj servis kiel ĉefa deponisto de iliaj publikaĵoj por Aŭstrio kaj Hungario, kio estis grava helpo por la tiutempa Esperanto-movado.[1] Lia librovendejo, fondita en aprilo 1923,[2] situis en la centra 1-a distrikto de Vieno, je la adreso Herrengasse 2-4.[3] Post kiam Aŭstrio estis integrigita al Nazia Germanio en marto 1938, la librovendejo en 1942 oficiale registriĝis kiel distribuisto de ĵurnaloj ĉe la librovendeja gildo Börsenverein des Deutschen Buchhandels en Frankfurto ĉe Majno.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ tre konciza artikolo pri li en la Enciklopedio de Esperanto de 1934
- ↑ indiko pri la librovendejo en la adresaro Adressbuch für den Buch-, Kunst-, Musikalienhandel, publikigita per la eldoneja librovendejo Moritz Perles en Vieno 1930, volumo 57
- ↑ pluraj oficialaj glumarkoj de la librovendejo kolektitaj en la retejo donjuanarchiv.at
- ↑ anonco pri la registriĝo kiel distribuisto de ĵurnaloj ĉe la librovendeja gildo Börsenverein des Deutschen Buchhandels en Frankfurto ĉe Majno en aŭgusto 1942 (germane)