Rudolf Genée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Genée
Persona informo
Rudolf Genée
Naskonomo Heinrich Rudolf Genée
Naskiĝo 12-an de decembro 1824 (1824-12-12)
en Berlino
Morto 19-an de januaro 1914 (1914-01-19) (89-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Alter Friedhof der Zwölf-Apostel-Gemeinde vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo P. P. Hamlet vd
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko Rudolfo GENÉE (naskiĝinta la 12-an de decembro 1824 en Berlino, mortinta la 19-an de januaro 1914 samloke) estis germana verkisto, teatrohistoriisto kaj recitisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sen maturiĝekzameno li forlasis la gimnazion Zum Grauen Kloster en Berlino kaj trejniĝis ĉe Friedrich Wilhelm Gubitz kiel ksilografo. Poste li mallonge estis kantisto (baso) ĉe la teatro en Dancigo kie estris lia patro Friedrich Genée (1796-1856). Tie li fariĝis ankaŭ reĝisoro.

En 1859 li iĝis redaktoro de la ĵurnalo Danziger Zeitung por foriri en 1861 al Coburg al la Coburger Zeitung, kiun li eldonadis ĝis 1864.

Genée verkadis dramojn, kiuj sursceniĝis en ĉiuj germanlingvaj landoj kaj li krome adaptadis fremdajn teatraĵojn. Kelkajn el liaj verkoj li skribis sub la pseŭdonimo de P. P. Hamlet.

Li ankaŭ okupiĝis pri germana teatrohistorio, pri Hans Sachs, pri la Elizabeta teatro kaj honore doktoriĝis en 1874 fare de la Universitato de Jena . Liaj esploroj ĉirkaŭ William Shakespeare, ĉefe la verko Geschichte der Shakespeare'schen Dramen in Deutschland (1870) ege pridiskutiĝis de la fakularo jam ekde la eldono.

Loĝante ek de 1879 denove en la germana ĉefurbo, li vojaĝadis kiel Ŝekspir-recitanto tra la germanaj landoj kaj preparis per diligenta publikista agado la t.n. Münchner Bühnenreform (reformteatron munĥenan). Fondiĝis de li en 1894 en Berlino la "Mozartgemeinde" (asocio de la amikoj de la muziko de Mozart), kiun li gvidis 20 jarojn ĝis sia forpaso.

En la 1895-a jaro li ricevis honore la titolon de profesoro. Li estis la frato de la aktorino Ottilie Genée (1834-1911) kaj de la komponisto Richard Genée (1823-1895).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Faustin I. Kaiser von Haiti, oder Schminke und Blut, satyrische Posse, 1850
  • Müller und Schultze oder: die Einquartierung, Komisch-satyrisches Genrebild, 1851
  • Kreuz und Schwert oder: Die Bürger von Danzig, historisches Trauerspiel, 1853
  • Das Wunder, Komödie, 1854
  • Das Vermächtniss, oder: Sein böser Dämon, Lustspiel, 1856
  • Stephy. Ein nordamerikanisches Charakterbild, 1856
  • Benjamin, der seinen Vater sucht, Vaudeville-Posse, 1856
  • Ein neuer Timon, Lustspiel, 1857
  • Diavoletta von Kreuzwettergrund, Lustspiel, 1858
  • Die Geburt des Dichters. Ein Festspiel zur hundertjährigen Geburtstagsfeier Friedrich Schiller's, 1859
  • Schleicher und Genossen, Lustspiel, 1869
  • Durch! Lustspiel, 1875
  • Gastrecht. Dramatisches Gedicht, 1884
  • Die Klausnerin, Schauspiel, 1885
  • Hans Sachs. Ein Festspiel zur Feier seines 400. Geburtstages, 1894
  • Gräfin Katharina, 1908

Romano[redakti | redakti fonton]

  • Marienburg, historischer Roman, 1884

Faklibroj[redakti | redakti fonton]

  • Frauenkranz. Weibliche Charakterbilder aus deutschen dramatischen Dichtungen, 1862
  • Geschichte der Shakespeare'schen Dramen in Deutschland, 1870
  • Shakespeare's Leben und Werke, 1872
  • Die englischen Mirakelspiele und Moralitäten als Vorläufer des englischen Dramas, 1878
  • Das deutsche Theater und die Reformfrage, 1878
  • Lehr- und Wanderjahre des deutschen Schauspiels. Vom Beginn der Reformation bis zur Mitte des 18. Jahrhunderts, 1882
  • Hundert Jahre des Königlichen Schauspiels in Berlin. Nach den Quellen geschildert, 1886
  • Hans Sachs, Leben und ausgewählte Dichtungen, Schwänke und Fastnachtspiele, 1888
  • Die Entwicklung des scenischen Theaters und die Bühnenreform in München, 1889
  • Hans Sachs und seine Zeit. Ein Lebens- und Kulturbild aus der Zeit der Reformation, 1894
  • Das Goethe-Geheimnis, 1897 (Nova eldono sub la titolo Wir aber sind objektiv, 1992 ISBN 3-928779-03-6)
  • A. W. Schlegel und Shakespeare. Ein Beitrag zur Würdigung der Schlegelschen Übersetzungen, 1903

Membiografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zeiten und Menschen. Erlebnisse und Meinungen, 1897
  • Pro memoria. Für mich und Andere, 1913

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]