Rudolf Kaftan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Kaftan
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1870 (1870-04-13)
Morto 4-an de januaro 1961 (1961-01-04) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Rudolf KAFTAN estis aŭstra-germana instruisto, poste fondinto (1917) kaj direktoro de horloĝ-muzeo en Vieno. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1870 en Haslach, mortis la 4-an de januaro 1961[1]. Por Esperanto li eklaboris en 1908, estis kasisto, poste prezidento de Esperanto Grupo "Danubio". Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, ankaŭ la unuan kurson por policanoj, kaj fondis privatan Esperanto-lernejon, kiu funkciis ĝis 1917. Persiste li laboris por la unuigo de la Esperantistoj en Vieno kaj estis prezidanto de la "Viena Unio" en la 1930-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en Espero Katolika.Jarkolekto 58, No 510 (1961), p. 27