Saltu al enhavo

Rustichello da Pisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rustichello da Pisa
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1299 (1299-11-30)
en Pizo
Morto 8-an de januaro 1322 (1322-01-08) (22-jaraĝa)
Lingvoj italamalnovfranca vd
Ŝtataneco Venecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Libro de la mirindaĵoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Il Milione.

Rustichello da Pisa estis verkisto el Pizo. Li iĝis fame konata tutmonde, kiam, iĝinte prizonulo de ĝenovanoj en la batalo de Meloria de 1284, estis enkarcerigita kun Marko Polo ĉirkaŭ la jaro 1298 dum la milito inter la Venecia respubliko kaj la Ĝenova Respubliko. Dume, ŝajne Marko Polo diktis la rakonto de siaj vojaĝoj al Rustichello, kiu probable verkis ĝin en malnovfranca, okcitana aŭ en lingvafrankao venecifranca, de kiu tuj aperis tradukoj en diversaj lingvoj, dum perdiĝis la originalo. Kune ili publikigis la libron konatan kiel Il Milione («La Miliono»), konata ankaŭ kiel La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo, kiu malfermis al Eŭropo Orienton kaj ŝanĝis tiel la mondorigardon.

Antaŭe, Rustichello estis verkinta en franca la Roman de Roi Artus (La romano de la Reĝo Arturo) aŭ, simple, La Kompilaĵon, kiu estis posedaĵo de Eduardo la 1-a de Anglio, kiu trairis Italion survoje dum la Oka krucmilito en 1272, kaj al kiu Rustichello servis dum jaroj. La Kompilaĵo enhavas intermeze la Romancon de Palamedes, proza rakonto pri la kavaliro Palamedes la Saraceno, pri Arturo kaj la historio de la Kavaliroj de la Ronda Tablo.