Répáshuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Répáshuta [rEpAŝhuta], slovake Répášska Huta estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc. Répás signifas: beta, kiu faras diferencon de la ceteraj "huta".

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Répáshuta situas sur sudaj deklivoj de Bükk, en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Miskolc kaj Eger troviĝas po 30 km-ojn. La vilaĝo apartenas al Nacia parko Bükk.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la proksima kavo vivis prahomo, sed la hungaroj ne vivis en la tiea densa arbaro. En la 18-a jarcento slovakoj, rutenoj kaj germanoj fondis vitrofarejon. En 1897 ĉesis la vitrofarado, tial la laboristoj trovis en la proksimeco pli konvenan lokon por loĝadi. Ili okupiĝis poste pri diversaj arbaraj laboroj. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de slovakoj, (la infanĝardeno kaj la lernejo ankaŭ slovake), kulturdomo, biblioteko, kuracejo, gastejo, restoracio, poŝto.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika kapelo omaĝe al (Eta) Dipatrino
  • kavo nomata Balla
  • monumento pri falintoj dum la mondomilitoj
  • skiejo 300 m-ojn longa, la altodiferenco estas 50 m-ojn

Komunumoj pri huta (=vitrofarejo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Almaszeghuta Háromhuta Kishuta Murányhuta Nagyhuta
Répáshuta Szalánchuta Vágáshuta

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.vendegvaro.hu
  • w.nagyvofely.hu
  • w.gyaloglo.hu
  • w.repashuta.hu