Réseau express métropolitain
Ĉi tiu artikolo temas pri konstruata fervojreto ĉe Montrealo mallongige nomita "REM". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon REM. |
Réseau express métropolitain | |||||
---|---|---|---|---|---|
rapidtramo flughavena-urba fervojo automated rapid transit (en) | |||||
Komenco | 2022 | ||||
Geografia situo | 45° 30′ 32″ N, 73° 33′ 42″ U (mapo)45.508888888-73.561666666Koordinatoj: 45° 30′ 32″ N, 73° 33′ 42″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Kanado vd | ||||
Situo | Montrealo | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Réseau express métropolitain | |
---|---|
rapidtramo • flughavena-urba fervojo • automated rapid transit | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Montrealo Kanado |
Transportsistema speco | Malpeza metroo |
Komenco de trafiko | 2022 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 67 km |
Nombro de linioj | 1 (3 branĉoj) |
Nombro de veturiloj | 212 |
Nombro de stacioj | 26 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | CDPQ Infra |
Transportisto | SNC Lavalin O&M-Alstom |
La Réseau express métropolitain (REM)[1] "Reto ekspresa metropola" estas projekto de publika transporto, kiu devus enserviĝi en la metropola regiono de Montrealo en 2022. La REM planas konekti la Centran stacidomon de Montrealo, en la urbocentro, al la antaŭurboj de Brossard (Rive-Sud), Sainte-Anne-de-Bellevue (Ouest de l'Île), Pointe-aux-Trembles (Est de l'Île), Montréal-Nord (Nord de l'Île) kaj Deux-Montagnes (Rive-Nord) kaj al la Internacia flughaveno Pierre-Elliott-Trudeau de Montrealo[2].
La projekto, gvidata de CDPQ Infra, filio de Caisse de dépôt et placement du Québec (CDPQ), baziĝas sur tute aŭtomata senstirista malpeza metroo. La intervalo inter trajnoj estus simila al tiu de la Metroo de Montrealo, t.e. inter 3 kaj 12 minutoj[3]. La REM ampleksus 67 kilometrojn kaj tiel fariĝus unu el la plej longaj aŭtomataj retoj en la mondo, post la Metroo de Dubajo, la SkyTrain de Vankuvero kaj la Metroo de Singapuro.[4].
Stacioj
[redakti | redakti fonton]La REM konsistos el 26 stacioj sur tri branĉoj. Dek du el ĉi tiuj stacioj estas sur la antaŭa antaŭurba linio Deux-Montagnes kaj fariĝos parto de REM post konvertiĝo al metroaj normoj. Pluraj ricevis novajn nomojn ekde la komenco de la projekto.[5]
Rive-Sud kaj Centra sekcio (ĉiuj branĉoj)
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj stacioj sur la ĉefa branĉo de Réseau express métropolitain havas projektitan trajnofrekvencon de 2,5 minutoj dum pinthoro, kaj ĉiujn 5 minutojn alie, kaj direkte al stacio Brossard kaj al la tri malsamaj branĉoj.
Stacio | Malfermo por REM | Malfermo | Parkejo-lokoj | Biciklo-rakoj | Konektoj |
---|---|---|---|---|---|
Brossard | 3kv 2022 | N/A | 2950 | 50 | RTL, exo; 22 busaj kajoj |
Du Quartier | 3kv 2022 | Neniu | 74 | RTL; nur strataj haltejoj | |
Panama | 3kv 2022 | Determinota | 200 | Terminalo Brossard-Panama; RTL kaj exo; 31 busaj kajoj | |
Île-des-Soeurs | 3kv 2022 | Neniu | 20 | STM; 4 busaj kajoj | |
Griffintown–Bernard-Landry | 2023 | Neniu | Neniu | STM; nur strataj haltejoj | |
Central Station | 3kv 2022 | 1943 | Neniu | Neniu | VIA, Amtrak, Mont-Saint-Hilaire, Bonaventure Downtown Terminus (Terminalo RTL), Société de transport de Montréal (STM)[6] Pluraj aliaj proksimaj konektoj per la subtera urbo RÉSO. |
McGill | 4kv 2023 | 1966 | Neniu | Neniu | McGill, STM
Pluraj aliaj proksimaj konektoj per la subtera urbo RÉSO. |
Édouard-Montpetit | 4kv 2023 | 1988 | Neniu | 30 | Édouard-Montpetit, STM |
Canora | 4kv 2023 | 1918 | Neniu | 100 | STM |
Ville-de-Mont-Royal | 4kv 2023 | 1918 | Neniu | 60 | STM |
Côte-de-Liesse | 4kv 2023 | N/A | Neniu | 35 | Mascouche; STM; nur strataj haltejoj |
Montpellier | 4kv 2023 | 1918 | Neniu | 60 | STM; nur strataj haltejoj |
Du Ruisseau | 4kv 2023 | 1994 | 1060 | 45 | STM, STL; 1 busa kajo + strataj haltejoj |
Bois-Franc | 2kv 2024 | 1994 | 740 | 120 | STM, STL; 6 busaj kajoj + strataj haltejoj |
Branĉo Deux-Montagnes
[redakti | redakti fonton]Stacioj sur la branĉo Deux-Montagnes estas projektitaj por funkcii ĉiujn kvin minutojn dum pinthoro, kaj ĉiujn dek kvin minutojn alie.
Stacio | Malfermo por REM | Malfermo | Parkejo-lokoj | Biciklo-rakoj | Konektoj |
---|---|---|---|---|---|
Sunnybrooke | 2kv 2024 | 1994 | 400 | 40 | STM; nur strataj haltejoj |
Roxboro-Pierrefonds | 2kv 2024 | 1944 | 1140 | 80 | STM; 6 busaj kajoj + strataj haltejoj |
Île-Bigras | 4kv 2024 | 1995 | 45 | 20 | STL (nur amasaj taksioj) |
Sainte-Dorothée | 4kv 2024 | 1995 | 975 | 45 | STL; 6 busaj kajoj |
Grand-Moulin | 4kv 2024 | 1925[7] | 304 | 44 | exo; nur strataj haltejoj |
Deux-Montagnes | 4kv 2024 | 1995 | 1256 | 247 | exo; 6 busaj kajoj + strataj haltejoj |
Branĉo Anse-à-l'Orme
[redakti | redakti fonton]Branĉo Anse-à-l'Orme (antaŭe Sainte-Anne-de-Bellevue) de Réseau express métropolitain projektas funkcii ĉiujn dek minutojn dum pinthoro, kaj ĉiujn dek kvin minutojn alie.
Stacio | Planita malfermo | Parkejo-lokoj | Biciklo-rakoj | Konektoj |
---|---|---|---|---|
Des Sources | 2kv 2024 | 500 | 20 | STM; 1 busa kajo + strataj haltejoj |
Fairview–Pointe-Claire | 2kv 2024 | 700 | 50 | STM; 17 busaj kajoj |
Kirkland | 2kv 2024 | 2500 | 30 | STM; 6 busaj kajoj |
Anse-à-l'Orme | 2kv 2024 | 200 | 20 | STM, exo; 11 busaj kajoj |
Branĉo flughaveno
[redakti | redakti fonton]Branĉo flughaveno de Réseau express métropolitain projektas funkcii ĉiujn dek minutojn dum pinthoro, kaj ĉiujn dek kvin minutojn alie.
Stacio | Planita malfermo | Parkejo-lokoj | Biciklo-rakoj | Konektoj |
---|---|---|---|---|
Marie-Curie | Fino 2024 | Neniu | 20 | STM; nur strataj haltejoj |
YUL–Montréal–Trudeau Airport | Fino 2024 | Neniu | Neniu | Konekto al Internacia flughaveno Pierre-Elliott-Trudeau de Montrealo |
Notoj kaj Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Réseau électrique métropolitain. CDPQ Infra. Alirita 2016-04-25 .
- ↑ Un train électrique à 5,5 milliards pour Montréal. La Presse (22 aprilo 2016). Alirita 2016-04-22 ..
- ↑ Réseau électrique métropolitain - Fréquence. Scribd. Alirita 2016-04-22 ..
- ↑ (2017-07-11) “Réseau express métropolitain”, CDPQ Infra. Alirita 2018-03-25..
- ↑ Stations. Réseau express métropolitain. Alirita 13 Februaro 2020 .
- ↑ Maps. stm.info. Alirita 20 Julio 2017 .
- ↑ Transit History of the Banlieues de Montreal, Quebec. Alirita 8 Februaro 2018 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Malpeza trajno
- Metroo de Montrealo
- Stacioj de la metroo de Montrealo
- Exo (Montrealo)
- Stacioj de exo
- SkyTrain (Vankuvero)
- Ĉeurba fervojo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|