Rölli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rölli
fictional troll • fikciulo en televida serio
Kreita de Allu Tuppurainen
Verko Rölli (televida serio)
Rolita de Allu Tuppurainen
Informoj
Sekso vira
Specio rölli (nehoma, iom trolo-simila)
Loĝloko Rölli-arbaro
vdr

Rölli estas finna infana kultura figuro, kiun kreis kaj aktoras Allu Tuppurainen (n. 1951). Rölli estas en dometo en Röllimetsä ("Rölliarbaro") loĝanta figuro, kiu provas esti vere malica, malamika kaj timata sed ne normale sukcesas ĉar profunde en sia koro ĝi estas malfia kaj amika kaj volas malbonan por neniu. Rölli miras pri la konduto de homoj (de ihmisotukset, "homestuloj"). Rölli havas nur unu grandan denton. Programo Rölli estas prezentita en finna televido en kanalo Yle TV2 en infana programo Pikku Kakkonen. La programo komencis en Pikku Kakkonen en la jaro 1986. Rölli prezentas ankaŭ en animaciaj filmoj, ekzemple Röllin sydän (koro de Rölli, de 2007),[1] Rölli ja metsänhenki (Rölli kaj arbara spirito) kaj Rölli ja kultainen avain (Rölli kaj ora ŝlosilo).

En rolo de Rölli la aktoro Tuppurainen ankaŭ kantis siajn Rölli-kantojn. Li ankaŭ diskis ilin. Rölli estas vere populara figuro en Finnlando. Kvankam ĝi estas principe figuro de infana kulturo, ankaŭ multaj plenaĝaj finnoj ŝatas ĝin. Rölli havas unu grandan denton kaj malpurajn piedfingrojn kaj ofte diras "kautta likaisten varpaitteni!", kio signifas "je miaj malpuraj piedfingroj!"

En rolo de Rölli Tuppurainen nek parolas nek kantas kun sia normala voĉo sed donas al Rölli specialan voĉon. Rölli interalie ankaŭ konstruis lunan raketon.

Tuppurainen estis demandita, ĉu Rölli povus paroli en aliaj lingvoj ol la finna. Li diris, ke estas en ordo, se estos trovitaj dublantoj.

Aliaj figuroj[redakti | redakti fonton]

Kvankam Rölli estas normale propra nomo, rölli estas ankaŭ specia nomo same ol kun aliaj hemuloj, najbaroj de mumintroloj sed estas ankaŭ nomo de specio, kiu havas ankaŭ aliajn membrojn. Aliaj rölli-oj en la televida serio kaj la filmoj estas almenaŭ Rölli Riitasointu ("Rölli Malpaco") kaj Suuri rölli (Granda rölli). Suuri Rölli estas – kiel montras la nomo – granda (ĝia aktoro Jussi Lampi estas proksimume 2 m alta) sed kvite malintiligenta kaj havas eble eĉ pli granda konflikto ol "normala" Rölli, ĉar ĝi provas preskaŭ fanatike esti vere malica, malamika kaj timata sed ankaŭ ĝi estas pri sia vera karaktero malfia kaj amika kaj volas malbonan por neniu. "Normala" Rölli timas Suuri röllin. Rölli Riitasointu estas muzika rölli. Kun "normala" Rölli, Rölli Riitasointu kaj Suuri rölli membro de la specio estas almenaŭ Rölli Rupeltaja. Aliaj figuroj en televida serio kaj filmoj pri rölli-oj estas almenaŭ Usvametsän neito (fraŭlino de nebularbaro) kaj Tiina-tonttu (elfo Tiina). Ofte oni pensas, ke Rölli estas trolo, sed Tuppurainen diris, ke Rölli apartenas al specio Rölli kaj la specio ne estas trola specio. Kun Rölli, Suuri rölli kaj Rölli Riitasointu membro de la specio estas almenaŭ Rölli Rupeltaja.

La lunraketo de Rölli kun saŭna hejtilo falis en la domon de Granda Rölli. Rölli estis komence trankviligita ke Granda Rölli ne estis hejme, sed Granda Rölli venis hejmen kaj diris:

"Kio? Saŭna hejtilo en la salono! Renoviĝo! Impostebla enspezo. Kia moko!" Rölli estis terurita. Li timas la tumulton de Granda pli ol io ajn alia en la tuta mondo.

Alia pri Rölli[redakti | redakti fonton]

Rölli venkis en la jaro 2005 konkurson Satusuomalainen, en kiu estis provita trovi la plej bonan fikcian finnan figuron. Tuppurainen ricevis multajn premiojn per sia aktoro Röllin.

Rölli estas ankaŭ instruanta figuro. En Rölli-kanto Omituisten otusten kerho (klubo de strangaj estuloj) Tuppurainen en rolo de Rölli kantas jokaista maailmassa voi joku pitää omituisena (ĉiun en la mondo iu povas pensi stranga). En rolo de Rölli li rakontas al infanojn pri aferoj, pri kiuj infanoj bezonas scii sed pri kiuj ne facilas rakonti bone. Rölli rakontas pri morto al infanoj tie, kie estas bone al infanoj rakonti, kio estas morto. Rölli ankaŭ unun fojon drinkas tiel ke infanoj povas ekscii, ke tio dangeras. Ina figuro Maahiskeiju timis, ke Rölli farus malbone kaj diris al Rölli: "Rölli, mi kredas ke ne bonas por vi drinki alkoholon. Vi povas iĝi ekzemple malsana." Rölli agnoskas, ke estis malbone. Oni demandis Tuppurainen, ĉu tia temo bonas en programo por infanoj. Li klarigis, ke li multe pensis, ĉu estas bona aktori tie sed finfine pensis, ke estu bona averti la infanojn sed ne forte. Rölli estas unu de plej amataj figuroj en finna infana kulturo. Rölli estas nacie kaj religie neŭtrala.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://www.youtube.com/watch?v=_PO7sQA7gHY

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ informo de la Interreta filma datumbazo la filmo angle prezentiĝis sub la titolo Quest for a Heart (tie la ĉefa figuro nomatas "Rollo") kaj germane prezentiĝis sub la kromtitolo Die Reise der schrecklichen Rollies