Jussi Lampi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jussi Lampi
Persona informo
Naskonomo Jussi Yrjö Tapani Lampi
Naskiĝo 9-an de februaro 1961 (1961-02-09) (63-jaraĝa)
en Lappajärvi
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Infano Mandi Lampi
Okupo
Okupo kantisto • drumisto • aktoro • televida aktoro
vdr

Jussi Yrjö Tapani Lampi (naskiĝinta la 9-an de februaro 1961 en Lappajärvi) estas finna aktoro kaj muzikisto. Li aktoris kaj en televidserioj (kun aliaj Ansa ja Oiva kaj Ruusun aika) kaj en filmoj, kun aliaj V2 — Jäätynyt enkeli, Matti kaj Rölli — hirmuisia kertomuksia. En televidserio kaj filmoj pri Rölli li aktoras la figuron Suuri rölli ("granda rölli"), kiun "normala" Rölli timas.

Lampi kreskis en Lappajärvi kaj plenkreskule loĝis en Jyväskylä kaj Helsinko. En 1980-aj jaroj Lampi ludis en bando Wanna-Bees. Ekde jaro 1993 Lampi ludas en bando Pink Flamingos. Lampi estas proksimume 2 m alta.

Lia filino estis aktoro kaj kantisto Mandi Lampi, kiu faris sinmortigon en 2008.