Sándor Aigner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por aliaj signifoj vidu la apartigan liston Aigner.

AIGNER Sándor [pr. aigner] estis hungara arkitekto naskiĝinta en Temeŝvaro la 21-an de julio 1854 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de januaro 1944.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Aigner studis en Vieno kaj poste loksidiĝis en Budapeŝto, kie li direktis la restarigon de la preĝeĵo Mátyás en Buda. Liaj konstruaĵoj kun mezepokaj formelementoj estas eklektikaj, ekzemple la preĝejo Örökimádás de Budapeŝto, la iama Szent Imre-kolegio, la arbardirektorej- konstruaĵoj en Zagrebo kaj Besztercebánya, la domo de tribunalo en Nagybecskerek.

Fonto[redakti | redakti fonton]