Sándor Buffó Rigó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sándor Buffó Rigó
Sándor Buffó Rigó
Sándor Buffó Rigó
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1949 (1949-04-18)
en Tata
Morto 27-an de aprilo 2014 (2014-04-27) (65-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio violonisto
v  d  r
Information icon.svg

Sándor Buffó Rigó [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Buffó Rigó Sándor estis hungara violonisto, kapelmajstro.

Memorkolono pri Sándor Buffó Rigó kaj alia violonisto

Sándor Buffó Rigó [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1949 en Tata (Hungario), li mortis la 27-an de aprilo 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Buffó Rigó ricevis sian muzikan edukadon unue hejme de sia patro, poste en la loka muziklernejo, fine en studio en Budapeŝto. Li praktikadis la violonadon unue en orkestro de sia patro, poste en cigana orkestro konata tutlande. Li akiris diplometon en 1967, en la sama jaro li estis ano en popolorkestro de Hungara Radio. En 1970 li atingis la gradon primasa violonisto kaj li muzikadis jam ankaŭ eksterlande. En 1992 li aliĝis al cigana orkestro kun cent anoj kiel primara violonisto. Post 5 jaroj li estis arta gvidanto, en 2005 ĝismorte prezidanto de la orkestro. Li ricevis premiojn en 1995 kaj 2000. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]