Sándor Czottner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Czottner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1903 (1903-05-30)
en Kráľov Brod
Morto 27-an de aprilo 1980 (1980-04-27) (76-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Sándor Czottner [ŝAndor cotner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czottner Sándor estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Sándor Czottner [1] naskiĝis la 30-an de majo 1903 en Hungara reĝlando en Királyrév (nuntempa Kráľov Brod en Slovakio). Li mortis la 27-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Czottner post lernado estis ferlaboristo en fabriko de Csepel inter 1922 kaj 1948. En 1922 li aliĝis al sindikato, en 1931 al socialdemokratoj. En 1944 li partoprenis en la rezista movado, en la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj. En 1948 li iĝis fabrikestro, en la sekva jaro subministro. Inter 1950 kaj 1963 kun interrompoj li estis ministro, inter 1953 kaj 1967 li estis parlamenta deputito. Tiutempe li havis ankaŭ partiajn postenojn. En 1958 li akiris diplomon, krome li frekventis ruĝan akademion (partian lernejon).

Fontoj[redakti | redakti fonton]