Sándor Finta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Finta
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1881 (1881-06-12)
en Túrkeve
Morto 3-an de aŭgusto 1958 (1958-08-03) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo skulptisto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor Finta [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Finta Sándor, en Usono Alexander Finta estis hungardevena usona skulptisto, medalisto, verkisto.

Sándor Finta en 1939

Sándor Finta [1] naskiĝis la 12-an de junio 1881 en Túrkeve, li mortis la 3-an de aŭgusto 1958 en Los-Anĝeleso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Finta post lernado partoprenis en familia kverelego, li estis kondamnita je prizono. Li komencis skulptadi lignojn en la prizono. En 1913 li edziĝis, en la sekva jaro li jam batalis en la 1-a mondmilito. Li vundiĝis, sed ankaŭ en la hospitalo li skulptadis. Post la milito li kreis soldatmonumentojn. En 1920 li migris al Rio-de-Ĵanejro pro la politika kaoso en Hungara reĝlando, post 2 jaroj al Novjorko. En 1929 li ricevis membrecon en usona arta akademio, en la sama jaro li revizitis Hungarion. En la 1930-aj jaroj li kontribuis angle plurajn romanojn. Dum la 2-a mondmilito li translokiĝis al Los-Anĝeleso, kie li kreis kontinue. Li ricevis usonajn premiojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Novjorko (1920-a jaroj, 1937)
  • Los-Anĝeleso (1940)
  • Túrkeve (1962, 1967, 1980)
  • Budapeŝto (1965)

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj literaturaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Herdboy Of Hungary (Novjorko, 1932; hungare 1990)
  • Big Game Hunters (Novjorko, 1936)
  • The Secret of the Great Monkey (Novjorko, 1938; Budapeŝto, 1942)
  • My Brothers and I (Novjorko, 1940)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • muzeo en Túrkeve

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]