Sándor Győrffy-Bengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Győrffy-Bengyel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1886 (1886-02-15)
en Budapeŝto
Morto 14-an de junio 1942 (1942-06-14) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ludovica Military Academy • Tereza milita akademio
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Sándor Győrffy-Bengyel [ŝAndor djOrfi-bendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győrffy-Bengyel Sándor estis hungara oficiro, ministro. Lia nomo estis ĝis 1934 Bengyel Sándor.

Sándor Győrffy-Bengyel [1][rompita ligilo] naskiĝis la 15-an de februaro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de junio 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Győrffy-Bengyel frekventis soldatan mezlernejon en Sopron inter 18991902, poste militakademion en Budapeŝto inter 1902-1905. En 1915 li aringis la rangon kapitano. Li laboris en ministerio pri defendo ekde 1917. Dum Hungara Sovetrespubliko li batalis por la Soveto, poste li retiriĝis. Ekde 1921 li ricevis altajn postenojn en la nova armeo. En 1941 li estis subministro, samtempe membro en la senato, fine generalo. En la sekva jaro li estis senpostena ministro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]