Sándor Hegedüs (verkisto)
Sándor Hegedüs | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1875 en Budapeŝto | |
Morto | 24-an de februaro 1953 (77-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Sándor Hegedüs vd | |
Patrino | Jolán Jókay vd | |
Gefratoj | Lóránt Hegedüs vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sándor HEGEDÜS [ŝAndor hegeduŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedüs Sándor estis hungara verkisto, membro de Societo Petőfi (ekde 1911), membro de Societo Kisfaludy (ekde 1921). Sándor Hegedüs naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de februaro 1953 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Hegedüs iĝis inĝeniero en Budapeŝto, poste dum du jaroj vojaĝis en la tuta Eŭropo, Ameriko, Afriko. En ĉefurboj li prelegis pri la hungara literaturo kaj li notis siajn aventurojn. Hejmenveninta li ekhavis ŝtatan oficon, sed baldaŭe li vivis kiel literaturisto.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
Liaj verkoj estis ankaŭ tradukitaj al diversaj lingvoj.
- Az óriások világa - Vojaĝlibro pri Ameriko - 1898
- Déli fjordok 1900
- A vesztett csata (La perdita batalo) - romano - 1906
- A rádzsa - novelaro - 1918
- Kék Nílus (Blua Nilo) 1932
- Kis dekameron 1942