Lóránt Hegedüs
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lóránt Hegedűs. |
Lóránt Hegedüs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1872 en Peŝto |
Morto | 1-an de januaro 1943 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Sándor Hegedüs |
Frat(in)o | Sándor Hegedüs |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto sociologo politikisto universitata instruisto |
Lóránt HEGEDÜS [hegeduŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedüs Lóránt estis hungara politikisto, ministro, profesoro, membroj de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy.
Lóránt Hegedüs naskiĝis la 28-an de junio 1872 en Pest (urbo). Li mortis la 1-an de januaro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lóránt Hegedüs frekventis universitatojn en Berlino, Londono kaj Budapeŝto. Li eklaboris en la ministerio pri financoj, baldaŭe li studis la migradon. Inter 1898-1918 li estis parlamentano, sed li estis ankaŭ bankestro, universitata instruisto. Li longe redaktis fakrevuon pri financoj. Li dufoje estis ministro pri financoj. Li okupiĝis ankaŭ pri literaturo, li apartenis al apogantoj de Endre Ady kaj li verkis serion de artikoloj.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A tőzsde megadóztatása (Impostado de la borso) 1895
- A magyarok kivándorlása Amerikába (Migrado de hungaroj al Ameriko) 1899
- Kossuth (Lajos Kossuth) - teatraĵo - 1927
- Két Andrássy és két Tisza (Ambaŭ Andrássy kaj ambaŭ Tisza) 1937
- Ady és Tisza (Ady kaj Tisza) 1940