Sándor Hollán (pli juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Hollán
Sándor Hollán (pli juna)
Sándor Hollán (pli juna)
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1873 (1873-10-06)
en Budapeŝto
Morto 22-an de aprilo 1919 (1919-04-22) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Hollán (pli aĝa)
Okupo
Okupo oficisto • advokato
vdr

Sándor Hollán [ŝAndor holAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hollán Sándor József estis hungara ministeria oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis kislődi, lia patro estis Sándor Hollán (pli aĝa).

Sándor Hollán[1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1873 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Sándor Hollán (2009)
Memortabulo pri Sándor Hollán (2011)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Hollán studis juron en universitatoj de Lepsiko kaj Halle, poste li doktoriĝis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li eklaboris en la ministerio pri komerco. Paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Li iĝis direktoro de la Hungaraj Ŝtataj Fervojoj en 1910 kun titolo ministeria konsilisto. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li estis unu el la unuaj viktimoj de la ruĝa teroro. Li estis mortpafita nokte kune kun lia patro sur la Széchenyi-Ĉenponto. Li postlasis edzinon kun 2 filoj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Jam en la jarfino de 1919 oni metis memortabulon sur la ponton. Dum la rekonstruo de la ponto (1946) oni nuligis la tabulon, sed en 2009 oni metis pli novan, kiun oni ŝtelis. En 2011 oni metis memortabulon denove.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]