Sármellék

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo en flughaveno de Sármellék

Sármellék estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely.

Aerfoto pri Sármellék
Flughaveno de Sármellék

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sármellék situas sur ebenaĵo, inter Balatono, Eta Balatono kaj Zala (rivero), laŭ traira flankovojo. Hévíz kaj Keszthely troviĝas po 11, Zalakaros 22, Marcali 28 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1356. En 1618 la vilaĝo senhomiĝis pro la oftaj atakoj. La refondiĝo okazis en 1731. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj. En 1940 la najbara Égenföld aliĝis al Sármellék. En 1952 la Ruĝa Armeo flughavenon konstruis, kiu nun funkcias, kiel flughaveno de Balatono. En 1959 kolĥozo nomata "Certa Futuro" formiĝis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, poŝto, 3 vendejoj, kafejeto, drinkejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Égenföld naskiĝis meteologo József Bucsy.

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]