Sâncel (Lupeni)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sâncel
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Szencsed (hungare)
Komunumo Lupeni (Harghita)
Iama hungara departemento Udvarhely
Situo 46° 28′ N, 25° 18′ O (mapo)46.46916666666725.296666666667Koordinatoj: 46° 28′ N, 25° 18′ O (mapo)
Sâncel (Lupeni) (Rumanio)
Sâncel (Lupeni) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 916 m
Poŝtkodo 537174
Loĝantaro 15 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 84914
vdr

Sâncel [sınĉel] (hungare Szencsed [senĉed]) estas vilaĝo en la rumana distrikto Harghita. Ĝi situas 40 km okcidente de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenas al la komunumo Lupeni, kies centro situas 350 metrojn malpli alte.

En 1992 ĝi havis 34 loĝantojn; en 2002 ĝi havis 15, ĉiuj estis etnaj hungaroj. Vilaĝestro estas Albert Mátyás.

Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Sâncel apartenis al la hungara departemento Udvarhely.

Sâncel estas tute ĉirkaŭata de arbaro kaj atingebla nur per unu vojeto 10 km longa, kiu ĝin ligas al la rumana nacia vojo DN13A (inter Lupeni kaj Corund).

En 1966 en la vilaĝo vivis ankoraŭ pli ol 150 homoj.