Saltu al enhavo

S-Bahn de Munkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
S-Bahn de Munkeno
Trajno S-Bahn en Hackerbrücke
Trajno S-Bahn en Hackerbrücke
Ecoj
Lando Germanio Germanio
Urbo Munkeno
Ecoj
Nombro de linioj 8
Longo de la linioj 444 km
Nombro de stacioj 150
Nombro de longdistancaj stacioj 4
Nombro de tunelaj stacioj 8
Historio
Malfermo 28-a de majo 1972
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Deutsche Bahn
Trafikanto S-Bahn München
Laborantoj 1600
Sistemo de kurento 15 kV 16.7 Hz
vdr

La S-Bahn de Munkeno (germane S-Bahn München) kune kun la metroo, estas la plej grava sistemo de loka publika transporto en la granda Munkena areo. Ĝi estas funkciigata fare de DB Regio kaj estas integrita al Münchner Verkehrs- und Tarifverbund (MVV). La respondeca aŭtoritato estas la Bavara Fervoja Kompanio (BEG).

La S-Bahn reto estis kreita por la Somera Olimpiko 1972 de pluraj ekzistantaj antaŭurbaj itineroj. Ili estis elektrizitaj kaj ligitaj per tunelo. Tio estas parto de la tielnomita Stammstrecke, kiu kondukas de Pasing tra la ĉefstacidomo kaj la urbocentro de Munkeno al la Ostbahnhof.

En labortagoj ĝi transportas inter 840 000 kaj 950 000 pasaĝerojn, kiam la ĉefa trafik-volumeno estas la fluo de navedantoj de la Munkena areo en la urbon Munkeno en la matena pinthoro kaj reen denove en la posttagmeza pinthoro. La S-Bahn de Munkeno laborigas proksimume 1 600 homojn, el kiuj proksimume 750 estas dungitaj kiel trajnostiristoj kaj pliaj 120 kiel servodungitoj.

Mezurita laŭ la longo de la itinerreto, la S-Bahn de Munkeno estas la tria plej granda en Germanio (post la S-Bahn Rhein-Ruhr kaj la S-Bahn Mitteldeutschland).


S-Bahn München

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]