SAMU 192 (Votuporanga-SP)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SAMU 192
Serviço de Atendimento Móvel de Urgência 192
Komenco 30-a de aprilo 2011
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Publika sanservo
Retejo Informpaĝo
vdr

SAMU 192 (portugala mallongigo por Serviço de Atendimento Móvel de Urgência - 192) estas antaŭhospitala servo, kiu celas ligi viktimojn al la rimedoj, kiujn ili bezonas, kiel eble plej baldaŭ en la brazila urbo Votuporango, inaŭgurita de la loka plenuma povo en la 30-a de aprilo 2011.

Subtenata de la ministerio pri sano, SAMU funkcias 24 horojn tage en partnereco kun la servo UPA 24h.

SAMU estas senpaga servo, kiu funkcias per instrukcidono kaj provizo de pilotataj veturiloj kun trejnita teamo, vokata per la telefon-numero 192. La servo disponigas asistadon ie ajn: ĉe hejmoj, laborejoj kaj publikaj vojoj, kaj havas teamojn kiuj kunigas kuracistojn, flegistinojn, fleghelpistojn kaj savantŝoforojn.

[1] [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]