Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SPIRo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spiro (apartigilo)

Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) estas societo, fondita en Sankt-Peterburgo en aprilo de 2004.

Laŭ Anatolo Sidorov, historiisto de la Esperanto-movado en nord-okcidenta Rusio, SPIRo ĉesis funkciis fine de la jaro 2007[1].

Agado[redakti | redakti fonton]

  • Aktiva partopreno en (ĉeestaj) forumoj, preparado de kongresoj ktp.:
    • La plej gravaj en 2004 estis IJK'04 (Sankt-Peterburgo, Moskvo, Kovrov, Ĉeboksaro, julio) kaj RET'04 (Tiĥvin, aŭgusto).
    • Eble organizo de RET aŭ eĉ kunorganizo de UK en Peterburgo iam ĝis 2010.
      • RET okazas marte de la jaro 2007 en Tiĥvin (oriente de Peterburgo), kaj SPIRo estas envolvita en eventoj por traveturantoj de Peterburgo.
    • E@I-seminario: estis planita por oktobro 2005, sed ne sukcesis pro nesufiĉa financado (malsukceso pri monpeto).
  • Porurbaj eventoj, cele al atentigo pri Esperanto kaj lingva demokratio:
  • Vortara laboro:
    • Ĉefa: preparado de la nova Esperanta-rusa vortaro en komputila formo (farata, kontinue, ĉefa respondeculo: Aleksandro Osokin).
      • En 2011 la vortaro aperis en serĉebla elektronika formo ĉe http://eoru.ru/
      • Printempe de la jaro 2011 REU decidis eldoni la vortaron, preparitan en Sankt-Peterburgo.
    • Ankaŭ propraj novaj vortar(et)oj estas preparataj (bildvortaro de Miĥail Kolodin).
  • Esperanto-kursoj:
  • Veteranoj de E-movado:
    • La societo planas renkontiĝi kun estimataj personoj, ĉefe en Sankt-Peterburgo, por ekscii de ili pri iliaj vivoj kaj historio de E-movado kaj nepre registri ĉion (sone, skribe).
    • Indas ankaŭ fari E-muzeon, kaj reale kaj virtuale (interrete); diskutata.
  • Gazetaro (Planata):
    • Perioda oficiala informletero.
    • Specialaj eldoneroj pri fakaj, eventaj, lingvaj ka. problemoj.
  • Retpaĝaro http://www.computer.edu.ru/spiro[rompita ligilo]
    • informilo (ĉefa informo pri organizo, estraro, aliĝ-kondiĉoj, agado, novaĵoj, planoj, memaj (propraj) kaj kunaj eventoj, ligoj al gravaj eventoj tutmonde kaj ĉefe en Rusio, en SPb, agadoj de membroj, arkivo de nia gazetaro, dosierujo, ...). (kontinua laboro)
    • organizilo (pasvorta eniro, ena informo, poxtkestoj, anonca tabulo ena dosierujo). (Planita, nun daŭre farata)
  • Subteno de aliaj retpaĝaroj (eble pro membreco en aliaj organizoj aŭ simile):
  • Interna diskutgrupo ĉe YahooGroups. (Farita, kontinue uzata, ĉefa respondeculo: A. Osokin).
  • Interna libroservo (ŝanĝo, libraro/biblioteko).
    • Komuna bazo de libroj, gazetaro, ... kun ebleco de interŝanĝo. Komuna sistemo de priskribo de libroj ktp.
    • Same: ali-aĵ-servo (insignoj, ktp.). (Komencita, kontinua, ĉefa respondeculo: M. Kolodin)
  • Dosierujo. Komuna bazo de informaĵ(er)oj. kun ebleco de interŝanĝo. Komuna sistemo de priskribo de dosieroj ktp. (Komencita, kontinua, ĉefa responsulo: M. Kolodin)
  • Informado:
    • Necesas ankaŭ pli bone informi eksteran publikon pri Esperanto, E-kulturo, E-movado, kaj nia SPIRo: eblas kunvenoj kun junularo, ĵurnalistoj, aliaj cel-grupoj.

Kunagado kun REJM[redakti | redakti fonton]

Reprezentado en REJM-komitato: O. Burkina (laŭ decido de kunveno de SPIRo la 19-an de septembro 2004, ĝis 2005 inkluzive). En 2006 pro necerta stato de REJM kunlaboro estas haltigita.

Novembre de 2006 okazis Rusia Esperantista Junulara Kongreso en Niĵnij Novgorod, ĝin partoprenis reprezentanto de SPIRo Sergej Andrejsons.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sidorov A. Esperanto-societoj en Sankt-Peterburgo, Petrogrado, Leningrado kaj Sankt-Peterburgo. 2023.