Esperanto novosti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto novosti («Esperanto новости», Esperanto-novaĵoj) estas ruslingva informilo pri Esperanto kaj Esperanto-parolanta mondo, kiu aperis en 1999 kiel retpoŝta dissendo ĉe servilo Subscribe.ru. La temaro de la informilo inkluzivas lingvan demokration, lingvodefendajn eventoj kaj agadojn, minoritatajn lingvojn ks.

La kvanto de abonantoj ĉe tri diversaj serviloj superis 5 mil personojn. „Esperanto novosti“ estas ankaŭ legebla en Interreto: en ĝia paĝaro kaj per RSS. Do, la tuta legantaro estas eble ĉ. 10-15 mil personoj monate. Tekstoj de „Esperanto novosti“ foje aperas en pli grandaj diverstemaj paĝaroj kaj en gazetaro, tion rezultigas troveblo de la tekstoj pere de la novaĵa serĉilo news.yandex.ru ĉe la populara rusia servo Yandex.

„Esperanto novosti“ estas legata ne nur de homoj, kiuj rekte interesiĝas pri Esperanto — ĝiaj paĝaroj troveblas en la supraj lokoj ene de serĉilaj rezultpaĝoj laŭ informmendoj pri lingvaj demandoj („lingvoj de UN“, „la hindia lingvo“, „planlingvoj“ kaj aliaj).

Iniciato de Andrej Grigorjevskij, „Esperanto novosti“ estis dum pluraj jaroj prizorgata de Slavik Ivanov. Multe helpis al „Esperanto novosti“ la organizo E@I, en kies servilo plejparto de la servoj funkciis ĝis reorganizo en E@I, kaj REU. En 2022 la servo reaktiviĝis ĉe nova adreso, ne estas multaj novaĵoj, sed la arkivo povas esti tre grava. La malnova domajno e-novosti.info estas perdita pro altiĝo de prezoj.

De 2007 parto de materialoj pri ĝeneralaj temoj (lingva demokratio, lingva politiko, eraroj de oficialaj tradukoj kaj similaj) aperas ĉe la nova projekto Lingvovesti.ru kaj ĝiaj filioj en sociaj retoj (VK kaj telegram). Lingvovesti ankaŭ ofte mencias Esperanton, Esperantan Vikipedion kaj aliajn ligitajn temojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]