Sabina Spielrein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabina Spielrein
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1885 (1885-10-25)
en Rostovo ĉe Dono,  Rusia Imperio
Morto 11-an de aŭgusto 1942 (1942-08-11) (56-jaraĝa)
en Zmievskaya Balka
Lingvoj germana
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Universitato de Zuriko
Memorigilo Sabina Spielrein
Familio
Patrino Eva Spielrein
Frat(in)oj Isaak Shpilreyn • Yan Shpil'rein
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto • eseisto • kuracisto
vdr

Sabina Nikolajevna Spielrein[1] (ruse Сабина Николаевна Шпильрейн, IPA: [sɐˈbʲinə nʲɪkɐˈlajɪvnə ʂpʲɪlʲˈrɛjn]; 25a de oktobro 1885 malnovstile – 11a de aŭgusto 1942) estis rusa kuracisto kaj unu el la unuaj virinoj psikoanalizistoj.

Ŝi estis sinsekve paciento, poste studento, poste kolego de Carl Gustav Jung, kun kiu ŝi hvis intiman rilaton dum la jaroj 1908–1910, kiel estis dokumentita en ilia korespondado el tiu epoko kaj en ŝiaj taglibroj.[2][3][4] Ŝi ankaŭ renkontis, korespondis kaj havis kolegian rilaton kun Sigmund Freud. Unu el ŝiaj plej famaj analizatoj estis la svisa psikologo por disvolvigo, nome Jean Piaget.[5] Ŝi laboris kiel psikiatro, psikoanalizisto, instruisto kaj pediatro en Svisio kaj Rusio.[6] en 30-jara profesia kariero, ŝi publikigis ĉirkaŭ 35 artikolojn en tri lingvoj (germana, franca kaj rusa), pri psikoanalizo, psikologio por disvolvigo, psikolingvoscienco kaj eduka psikologio.[7][8] Ŝia plej bone konata kaj eble plej influa publikigita verko en la fako de psikoanalizo estis la eseo titolita "Die Destruktion als Ursache des Werdens", verkita en germana en 1912.[9][10] Sabina estis konata ankaŭ kiel pioniro de psikoanalizo kaj kiel unu el la unuaj personoj kiuj enkondukis la koncepton de "mortinstinkto". Ŝi estis ankaŭ unu el la unuaj personoj kiuj estris kazostudon pri skizofrenio kaj publikigis prian disertacion en psikoanalizisma gazeto.[11]

Ŝi estis unu el la virinaj membroj de la Viena Psikoanaliza Societo.

Kvankam Spielrein estis rememorita ĉefe pro sia rilato kun Jung, kaj foje estis celo de sensaciemaĉa spekulativo, ŝi estas nuntempe pli kaj pli agnoskita kiel grava kaj plinoviga pensulo kiu estis marĝenigita en la historio pro sia nekutima eklektikismo, malakcepto aliĝĝi al frakcioj, feminisma alproksimiĝo al psikologio, kaj sia morto en la Holokaŭsto.[7][12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Literumita ankaŭ Shpilrein, Shpilrain, aŭ Shpilreyn.
  2. Carotenuto (ed.), Aldo. (1982) A Secret Symmetry: Sabina Spielrein between Jung and Freud. Nov-Jorko, NY: Random House.
  3. Carotenuto (ed.), Aldo. (1986) Tagebuch einer hemlichen Symmetrie: Sabina Spielrein zwischen Jung und Freud. Freiburg: Kore.
  4. Lance S. Owens, Jung in Love: The Mysterium in Liber Novus (Gnosis Archive Books, 2015), 27-35. (ISBN 978-0692578278) (Reta eldono disponebla.)
  5. (1993) “Jean Piaget's experiences on the couch: Some clues to a mystery”, International Journal of Psycho-Analysis 74 (2), p. 255–273. 
  6. Etkind, Alexander. (1997) Eros of the Impossible: The History of Psychoanalysis in Russia. Boulder, CO: Westview Press, p. 172.
  7. 7,0 7,1 Launer, John. (2014) Sex Versus Survival. The Life and Ideas of Sabina Spielrein. Londono: Bloomsbury Publishing. ISBN 978-0-715-64741-7.
  8. Richebächer, Sabine. (2008) Eine fast grausame Liebe zur Wissenschaft.. Munich: BTB.
  9. Spielrein, S. (1912). “Die Destruktion als Ursache des Werdens”, Jahrbuch für Psychoanalytische und Psychopathologische Forschungen 4, p. 464–503. 
  10. Spielrein, S. (1994). “Destruction as the Cause of Coming into Being”, Journal of Analytical Psychology 39, p. 155–86. 
  11. Sabina Spielrein.
  12. (2003) Sabina Spielrein: Forgotten Pioneer of Psychoanalysis. Hove: Brunner-Routledge.