Sachseln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sachseln (stacidomo).
Sachseln
Blazono de Sachseln
Sachseln kun la Lago de Sarno
komunumo en Svislando
Kantono Obvaldo
Distrikto En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 52′ 5″ N 8° 14′ 20″ O / 46.86806 °N, 8.23889 °O / 46.86806; 8.23889 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 5″ N 8° 14′ 20″ O / 46.86806 °N, 8.23889 °O / 46.86806; 8.23889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5146
Areo 53,86 km²
Alteco 483 m super marnivelo
Poŝtkodo 6072
Komunumkodo 1406
Mapo de Sachseln
vdr

Sachseln estas komunumo en Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 5146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2018.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Frato Nikolao

Sachseln situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Sarno kaj de la rivero Sarner Aa kaj estas la ununura komunumo en Obvaldo sen limo al alia kantono.

Sur la alpopaŝtejo Älgi situas la ekzakta geografia centro de Svislando.

Al Sachseln apartenas krom la ĉefvilaĝo Sachseln mem ankaŭ la vilaĝo Flüeli-Ranft, kie troviĝas la naskiĝ- kaj loĝdomo de Frato Nikolao.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Sachseln limas en nordoriento al la kantona ĉefkomunumo Sarno, en oriento al Kerns, en sudokcidento al Lungern, kaj en okcidento al Giswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sachseln estas per du haltejoj de la Brünig-Fervojo de Lucerno al Meiringen kaj Interlaken bone konektita al la publika transportreto.

Sachseln disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A8, kiu per la Sachseln-Tunelo kun longeco de 5,1 km ĉirkaŭkondukas la trafikon ĉirkaŭ la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sachseln datiĝas el la jaro 1173 kiel Saxhslen.[1]

La 15-an de aŭgusto 1997 grava inundo de la vilaĝa rivereto detruis grandan parton de la vilaĝo centro. El la malgranda rojo fariĝis dum du horoj giganta torento, kiu ŝiris ĉion kun si kaj alportis amason da ŝtonoj kaj ŝlimo. La inundo kaŭzis damaĝojn de 120 milionoj da svisaj frankoj. Kiel konsekvenco de la inundo, la rojo estis protektita per retenujo kaj alflotaĵreteniloj. Dum nova ŝtormo en la jaro 2005 evidentiĝis, ke tiuj faroj estis sukcesaj.

Gravaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Obvaldo

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno