Sagres (ŝipo, 1938)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sagres estas trimasta-barko kun ŝtala korpo, servante kiel lerneja ŝipo ĉe la Portugala Mararmeo.

La Sagres
La Sagres dum OpSail 2000
Desegnaĵo de la Sagres
La Sagres je la kajo de Mar del Plata, Argentino februaro 2010

La ŝipo estis en 1937 enakviĝinta sub la nomo Albert Leo Schlageter sur la ŝipfarejo Blohm & Voss en Hamburgo, Germanio. Ĝi apartenas al la Gorch Fock klaso de velŝipoj kaj estas ĝemela ŝipo de la Gorch Fock (ŝipo, 1958) (Tovariŝ), Horst Wessel (Eagle) kaj Mircea. La ŝipo estis uzata kiel lerneja ŝipo de la Germana Mararmeo.

Post la Dua Mondmilito la ŝipo estis konfiskita fare de Usono. En 1948 ĝi estis vendita al Brazilo, rebaptita kiel Guanabara, ĝi servis ĝis 1960 kiel lerneja ŝipo por la Brazila Mararmeo. En 1960 la ŝipo elserviĝis kaj estis uzata kiel flotanta bazo por la brazilaj patrolŝipoj.

Je tiu momento Portugalo serĉis anstataŭan ŝipon por la (malnova) Sagres (nun muzeoŝipo en Hamburgo sub la origina nomo: Rickmer Rickmers). La Portugala Mararmeo aĉetis la brazilan ŝipon kaj rebaptis ĝin en N.R.P. Sagres (N.R.P. portugale estas Navio da República Portuguesa) la tria ŝipo kun tiu nomo (nomita laŭ la plej suda portugala urbo).

La ŝipo estas uzata kiel lerneja ŝipo de la Portula Mararmeo. La Sagres en 2009 gajnis la Bostonan Tekruĉan Trofeon.

Teknikaj datumoj[redakti | redakti fonton]

  • tunoj: 1 550 bruto
  • akvodismeto: 1 940 tunoj
  • longo: 89,5 m super tuto
  • larĝo: 12 m
  • enakviĝo: 6,2 m
  • mastalteco super akvo: 45 m
  • velsurfaco: 1.979 m²
  • MMSI: 263141000
  • IMO:
  • Voksignalo: CTEC

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]