Saint-Amand (Creuse)
Saint-Amand | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Aubusson |
INSEE kodo | 23180 [+] |
Poŝtkodo | 23200 |
Kodo laŭ INSEE | 23180 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Marie Le Guiader 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 527 (1 999) |
Loĝdenso | 65 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 45°58′57″N 2°12′32″O / 45.9825°N, 2.20889°O (mapo) Koordinatoj: 45°58′57″N 2°12′32″O / 45.9825°N, 2.20889°O (mapo) |
Alto | 477 m - 641 m |
Areo | 8,05 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
45° 58′ 57″ Nordo 2° 12′ 32″ Oriento / 45.9825 °N, 2.20888888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Amand (Creuse) [+] | |
Saint-Amand estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 527 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Amand etendiĝas sur 8,05 km², kaj havis 527 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 65 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Amand situas je alteco de 641 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Amand apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Marie Le Guiader, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]Pierre Mazière naskiĝis en 1847 en Saint-Amand kaj mortis en 1928 à Moutier-Rozeille. Li estis unue masonisto de Creuse, antaŭ ol komenci politikan karieron kaj fariĝi senatano de Creuse.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Saint-Amand apartenas al la kantono de Aubusson, kies ĉefurbo estas Aubusson. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.