Saint-Aubin-sur-Mer (Kalvadoso)
Aspekto
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilajn paĝojn: Saint-Aubin-sur-Mer, Saint-Aubin |
Saint-Aubin-sur-Mer | |||
---|---|---|---|
La marbordo
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Calvados | ||
Arondismento | Caen | ||
Kantono | Courseulles-sur-Mer | ||
Komunumaro | Communauté de communes Cœur de Nacre | ||
INSEE kodo | 14562 [+] | ||
Poŝtkodo | 14750 | ||
Kodo laŭ INSEE | 14562 | ||
Retpaĝaro | www.saintaubinsurmer.fr | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jean-Alain Tranquart | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 418 (2015) | ||
Loĝdenso | 706 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 20′ N, 0° 23′ U (mapo)49.3291666667-0.388611111111Koordinatoj: 49° 20′ N, 0° 23′ U (mapo) | ||
Alto | min.: 2 m maks.: 30 m | ||
Areo | 3,03 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Aubin-sur-Mer (Calvados) [+] | |||
Saint-Aubin-sur-Mer [sɛ̃tobɛ̃ syʁ mɛʁ] estas franca komunumo. Ĝi situas en regiono Normandio en departemento Calvados en la nord-okcidento de Francio. Ĝi havas areon de 3,03 km² kaj nombris 2 154 loĝantojn en 2010. Kodo laŭ INSEE estas 14562 kaj poŝta kodo 14750. Ĝi estas membro de komunumaro de komunumoj "Communauté de Communes Cœur de Nacre".
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]Krom monumentoj al mortintoj de la Unua kaj Dua mondmilitoj, pluraj lokoj indas priatenton:
- Preĝejo Saint-Aubin de la 19-a jarcento.
- Aro da stratetoj en la urbo.
- Stacidomo de eksa fervoj-linio Caen-Courseulles.
- Kazino de la frua 20-a jarcento.
- Klifo de Romia Tendaro klasifikita nacia Naturrezervejo ekde 1984.
- Gaŭla statuo de patrina diino kiu estis malkovrita dum konstruado de Atlantika muro en 1943, nun en Muzeo de Normandio en Caen kaj kies kopio estas nun videbla en la turism-oficejo.
- Skvaro de Kanadanoj, omaĝe al kanadaj regimentoj venintaj liberigi Saint-Aubin: The North Shore Regiment, Fort Garry Horse kaj Cameron Highlanders of Ottawa.
Transportoj
[redakti | redakti fonton]- Bus Verts du Calvados, Linio 3
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Bathurst (Nov-Brunsviko) en Kanado ekde 1984
- Emsworth en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Liebenburg en Germanio
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo Saint-Aubin
-
Stacidomo de Saint-Aubin
-
Klifo de Romia Tendaro
-
Sunsubiro vidita el la plaĝo
-
Sunsubiro vidita el la plaĝo
-
Kazino de Saint-Aubin
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Operaco Overlord
- Juno Beach
- Centro Juno Beach
- Komunumoj de Calvados
- Listo de francaj banurboj
- Côte de Nacre