Langrune-sur-Mer
Aspekto
| Langrune-sur-Mer | |||
|---|---|---|---|
|
Preĝejo de Langrune-sur-Mer
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Normandio | ||
| Departemento | Calvados | ||
| Arondismento | Caen | ||
| Kantono | Courseulles-sur-Mer | ||
| Komunumaro | Communauté de communes Cœur de Nacre | ||
| INSEE kodo | 14354 [+] | ||
| Poŝtkodo | 14830 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Jean-Luc Guingouain | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 893 (2022) [+] | ||
| Loĝdenso | 399 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 19′ N, 0° 22′ U (mapo)49.3230555556-0.37166666666701Koordinatoj: 49° 19′ N, 0° 22′ U (mapo) | ||
| Alto | (min.: 3 m) (maks.: 34 m) | ||
| Areo | 4,74 km² (474 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Langrune-sur-Mer [lɑ̃ɡʁyn syʁ mɛʁ] estas franca komunumo. Ĝi situas en regiono Normandio en departemento Calvados en la nord-okcidento de Francio. Ĝi havas areon de 4,74 km² kaj nombris 1 779 enloĝantojn en 2010. Kodo laŭ INSEE estas 14354 kaj poŝta kodo 14830. Ĝi estas membro de komunumaro de komunumoj "Communauté de Communes Cœur de Nacre".

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Saint-Martin de la 13-a jarcento, registrita kiel Historia monumento[1] kaj kies apuda tombejo enhavas la sepultejon de abato Maurice Bellière (1874-1907), spirita frato de Tereza de Lisieux. Li aperas en la frontispico, skulptita fare de Robert Coin (1901-2007), de la Baziliko Sankta Tereza de Lisieux kiel kontribuinto al ties konstruo[2].
- En 1936, Sinjorino Goldberg[3] heredigis al la preĝejo pentraĵon de la florenca pentristo Giovanni Antonio Sogliani, La Virgulino kun infano kun Sankta Johano la Baptisto. Restaŭrita en 1994, tiu verko estis konservita en la urbodomo kie ĝi ne estis videbla. Laŭ propono de la urbestro, la urba konsilantaro, per unuanima voĉdonado la 17-an de novembro 2008, decidis deponi la pentraĵon en la Muzeo de Belartoj de Caen.[4][5]
Transportoj
[redakti | redakti fonton]
Bus Verts du Calvados, Linio 3
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Fishbourne en Unuiĝinta Reĝlando ekde 1998
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Sunhorloĝo de la preĝejo
-
Eksa stacidomo de Langrune
-
Urbodomo de Langrune
-
Plaĝo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (Mérimée|PA00111464 | Église )
- ↑ Fabrice Maze 'La Basilique Sainte Thérèse de Lisieux' pg 26 - Ed. Publialp Grenoble
- ↑ Aliflanke donacantino al muzeo de Luvro.
- ↑ La Tribune de l'Art. Arkivita el la originalo je 2009-11-04. Alirita 2013-06-28 .
- ↑ Vierge à l'Enfant avec saint Jean-Baptiste





